Diskuto:Karavanejo de Orenburgo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La artikolo "Karavanejo de Orenburgo" estis kreita aŭ sufiĉe plibonigita kiel la parto de Viki-printempo 2017 de uzanto Conrado. Ĝi estas pri Historio en Baŝkirio, Rusio.


Pri la ĝisnuna titolo ""Karavanserajo de Orenburgo": Mi konas vortojn en iuj tjurkaj lingvoj kaj en la rusa pri iu simila al vorto "Karavanserajo", sed mi ne konas esperantan vorton tian, kaj ne trovis referencon ke iu iam proponintus ĝin en iu eldonita vortaro. Ekzistas vorto "kavarano", kaj la tranoktejoj por karavanoj nomiĝas "karavanejo". Kaj eĉ ekzistas esperantlingva Kategorio:Karavanejoj, kie tiu ĉi teksto ĝis nun ne estas. Mi sekve ŝanĝas la menciojn pri neekzista vorto "Karavanserajo" al "karavanejo", kaj alvokas antaŭ reuzo de tiom fantazia nomo diskutigi la planon pri reuzo en diskuto:karavanejo aŭ la lingva diskutejo de la e-lingva vikipedio entute.

PS: En la teksto karavanejo cetere ekde jaro estas referenco: artikolo "karavanejo" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, atentu ke meminventita vorto "karavanserajo" ne ekzistas en Esperanto" (!!), ekzakte tiel. Do la referenco ankoraŭ ne estis en 2011, kiam ekverkiĝis la ĝenerala teksto pri "karavanejo", kaj ne ekzistis kiam ekverkiĝis la teksto "Karavanserajo de Orenburgo", sed PIV tiam jam ekzistis kaj jam estis pli ol 40 jarojn aĝa!

ThomasPusch (diskuto) 13:52, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]