Diskuto:Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

post glavo?[redakti fonton]

Kion tio signifas: "formortis habsburgoj post glavo". Krome chu ne devas esti "la" habsburgoj? Habsburgoj = iuj habsburgoj.

Mi renkontis similan esprimon nacilingve kaj komprenas la intencitan signifon: ke formortis la vira linio de la Habsburgoj, t.e. la hereda linio sole difinita tra la patro, ne tra la patrino. La postvivanta Maria Teresia ja ankaŭ estis habsburga, sed ŝiaj gefiloj ne estis - ili apartenis, kiel sia patro, al la dinastio de Loreno (kiun oni tamen tiam renomis "Habsburgo-Loreno", por emfazi la kontinuecon eĉ tra la patrino). Tamen, la esprimo "formortis post glavo" estas stranga idiotismo transprenita el iu nacia lingvo, kaj oni prefere ne uzu ĝin en Esperanto. Moldur 19:56, 7. Apr 2008 (UTC)