Diskuto:Katalunio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katalunio ne estas lando, katalunio estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, sed kelkaj homoj pensas kio Katalunio estas lando, sed ĝi ne estas.

Pardoni mia esperanton, mi estas komencanto. --89.141.14.171 12:08, 7. Jun 2009 (UTC)

Lando laŭ la Reta Vortaro estas "surtera difinita regiono konsiderata kiel formanta apartan tuton laŭ geografia vidpunkto". Katalunio estas do lando. Se vi volas, laŭ la politika-geografia vidpunkto, ekzistas du klasoj de landoj: tiuj kiuj havas plenan suverenecon kaj tiuj kiuj ne havas, aŭ havas ĝin limigitan. Katalunio, kiel aŭtonoma komunumo apartenanta en Hispanio, estas teritorio kun difinitaj limoj kaj limigita suvereneco (eblus diskuti ĉu eĉ Hispanio havas plenan aŭ limigitan suverenecon kadre de la Eŭropa Unio). --Kriŝno 15:15, 8. Jun 2009 (UTC)
Efektive, nia amiko ŝajne miksas la vortojn "lando" kaj "ŝtato". Katalunio ne estas ŝtato, sed jes ja estas lando. --PaulP@diskkont 15:23, 8. Jun 2009 (UTC)

Pri la registaro de Katalunio[redakti fonton]

La teksto nun havas tre probleman teksteron:

Katalunio posedas aŭtonoman registaron [Generalitato de Katalunio] kaj leĝdonan parlamenton. Katalunia estraro konata kiel la [Ĝeneralitato de Katalunio] (Ĝeneralitat) kaj estas kunmetita de Parlamento, la Prezidanto kaj la Konsilio-Direktoro. [...] De la 30-a de oktobro 2017 ĝis la 14-a de majo 2018, Ĝeneralitat-agado estis suspendita [...] En temoj kiel ekzemple sano, eduko kaj leĝo la generalito havis statuson kune kun la hispana registaro [...]

Ĉu registaro (kiel en aŭtonoma regiono aŭ ŝtato)? Aŭ estraro (kiel en loka klubo)? Ĉu Generalitato? Aŭ Ĝeneralitato? Certe ne Ĝeneralitat, kiu estus vorto kun esperanta kapo kaj kataluna vosto, kaj certe ankaŭ ne generalito!

Bone, la frazo "Katalunia estraro konata kiel la Ĝeneralitato" montas ke ĉi tie agis homo kiu ne multe regas Esperanton - frazo plene sen verbo en Esperanto tute ne eblas, kaj dubindas ĉu ne pli bonus se la unua substantivo havus difinitan artikolon. Sed la teksteto tamen montras, ke regas sufiĉe da necerteco kiu estas la esperanta nomo de la institucio. Do la postulo pri trovo kaj citado de referencaj fontoj pri esperantlingva vorto "Generalitato" aŭ "Ĝeneralitato", kiu jam postuliĝis en 2014 en diskuto:Generalitato de Katalunio, iĝas nur pli grava!!! Se tio nepre ne troveblas, eblas ankaŭ plene eviti fantazian fikcian vorton, kaj elekti frazojn kiel "La aŭtonoma registaro de Katalunio, en la kataluna lingvo nomata Generalitat de Catalunya, funkcias [...]", kiu jam kiel modelo citiĝis en 2014. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]