Diskuto:Katolika Eklezio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial unue katolikismo estas traktata kiel du aferoj kaj poste nur kiel romikatolikismo? La romikatolika eklezio mem sin taksas apostola romia katolika eklezio, ĉu ne? ... -Raoni Sousa 09:19, 6. Sep 2006 (UTC)

Katolikismo => Romkatolikismo[redakti fonton]

Mi ŝanĝis la nomon de la artikolo al la pli ĝusta (laŭ la enhavo) "Romkatolikismo", kaj kreis paĝeton "Roma Katolika Eklezio" resendanta ĉi tien. Krome, mi ŝanĝis la interlingvan ligaron al tiuj ĉe en:Roman Catholic Church. Nun mankas artikolo pri la pli vastasenca teologiaĵo "Katolikismo". --Haruo 18:51, 6. Apr 2007 (UTC)

Malĝusta ŝanĝo. La artikolo priskribas ne ismon sed konkretaĵon, la Katolikan Eklezion. Samon faras ĉiuj alilingvaj artikoloj kunligitaj. La nomo de la artikolo devus korespondi al tiu realo, kiu estas la katolika eklezio. 195.74.229.58 20:54, 6. Apr 2007 (UTC)
Mi konsentas, sed mi opinias ke ne necesas havi du artikolojn, unu "Romkatolikismo" kaj unu "Roma Katolika Eklezio". Necesas nur, ke unu redirektu al la alia (same kiel en la angla "Roman Catholicism" redirektas la leganton al "Roman Catholic Church". --Haruo 03:00, 7. Apr 2007 (UTC)
Do faru tion. Sed renomu la artikolon "Katolika Eklezio" (kun redirektilo "Romkatolikismo" aŭ "Katolikismo" al "Katolika Eklezio"). "Roma Katolika Eklezio" povas signifi "la loka katolika eklezio en Romo", kiel "Moskva Katolika Eklezio" signifas tiun katolikan eklezion, kiu ekzistas en la rusa ĉefurbo. Eĉ la artikolo Kristana Esperantista Ligo Internacia, linio 3 uzas la parolon "katolikoj" aludante membrojn de la eklezio traktata en la artikolo aktuale nomita "Romkatolikismo".
(Mi volas kredi ke Haruo bone scias distingi "roma katoliko" de "latina katoliko"). 195.74.229.58 05:11, 7. Apr 2007 (UTC)

Katolikeco[redakti fonton]

Per la vorto Katolikeco estas esprimata karakterizo kiu ne povas ne aparteni al la Eklezio de Kristo. Tiu “noto” troviĝas en la nicea-konstantinopola kredo liturgie recitata de ĉiuj kristanaj eklezioj. Ĝia signifo estas multsenca: per tiu kreda vorto la Eklezio konsciiĝas ke ĝi estas por la tuta ĉiutempa homaro kaj ne por iu grupo aŭ gento aŭ nacio aŭ epoko, kaj samtempe ke ĝi estas reprezentata kaj aganta inter ĉiuj gentoj, sed ankaŭ sugnifas ke la Eklezio posedas integra la tutan veron instruitan de Kristo, dum la herezuloj ĝin posedas nur parte.

Hodiaŭ estas kuro, ĉe ĉiu kristana eklezio, por sin epiteti “katolika”. Antaŭ nemultaj jaroj la Katolika Eklezio deklaris ke nur mem posedas integra la gamon de la vero instruita de Kristo (Dominus Jesus de la 6-a de aŭgusto 2000). Iuj kristanaj eklezioj grumblis opiniante ke tiu dokumento bremsus la ekumanan movadon, jam sufiĉe survoje.

Marĝene notatu ke neniam, trahistorie kaj diversdokumente, la Katolika Eklezio sin nomis “romkatolika”, kaj ke en ĉiuj internaciaj dokumentoj (Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, internaciaj traktatoj ktp) ĝi estas difinita nur Katolika Eklezio.

La termino havas historion: la unua ĝin uzanto estis Ignacio el Antiokio en letero al la komunumo de Smirno (dua jarcento) kun la signifo de “universala, tutmonda, por ĉiuj, ĉieloke), kaj de tiu tempo, danke al sankta Kipriano kaj sankta Aŭgusteno fariĝis komuna por esprimi esencan karakterizon de la kristana kredo.

Redaktado de Vikipediisto:Ludovica, en artikolo Katolikeco (forigita). CasteloBrancodiskuto 06:38, 9. Maj 2010 (UTC)

Katolikismo ≠ Romkatolikismo[redakti fonton]

Estas simpla adicio ke la "Katolika Eklezio" konsistas el 23 unuopaj eklezioj, el kiu la "Latina Eklezio" kun centro en Romo estas senkompare la plej granda kaj la aliaj 22 grupiĝas en kategorion Orientaj katolikaj eklezioj. Tiu-ĉi artikolo kaj la alilingvaj ekvivalentoj klopodas priskribi la "Katolikan Eklezion" (kvankam pro la nombra domino de la Latina Eklezio multo en la teksto estas pri la Latina Eklezio). La artikolo pri la "Latina Eklezio" kun centro en Romo nun kompare estas tre mallonga, supozeble povus ricevi grandan kvanton da teksto el tiu-ĉi artikolo, kaj eblus diskuti, ĉu alititoligi ĝin "Romkatolika Eklezio". Plu necesas ordigo de la unuopaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 21:50, 20 Jan. 2014 (UTC)

Por almenaŭ signi ĝustan titolon al tiu-ĉi teksto, ĝustan "ujon" por ordigo de iuj teksteroj ĉi-tien, kaj de iuj teksteroj al la artikolo "Katolika Latina Eklezio" aŭ "Romkatolika Eklezio", mi nomas tiun-ĉi artikolon "Katolika Eklezio", kaj difinas la titolon "Romkatolika Eklezio" alidirektilo al Katolika Latina Eklezio. Se decidiĝus ke "Romkatolika Eklezio" estu la titolo, eblus simple inversigi la direkton: tiam "Katolika Latina Eklezio" kaj "Latina Eklezio" estus alidirektiloj al titolo "Romkatolika Eklezio". ThomasPusch (diskuto) 22:09, 20 Jan. 2014 (UTC)
Mi konfesas ke la ĝisnuna artikola konfuzo ne estas nur problemo de la e-lingva vikipedio: tiu-ĉi teksto bone ligiĝas al tekstoj pri la Katolika Eklezio en la angla, hispana, franca kaj multaj aliaj lingvoj, sed ankaŭ al iuj tekstoj pri la Latina aŭ Romkatolika Eklezio. Fakte necesus multlingve ordigi ankaŭ la intervikiajn ligojn en wikidata:Q9592. ThomasPusch (diskuto) 22:26, 20 Jan. 2014 (UTC)

Katolikismo kaj Esperanto[redakti fonton]

La frazo "Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto." estas en tiu-ĉi artikolo ekde la plej frua versio de aprilo 2002. Siatempe la frazo certe ĝustis. Temas pri la paroĥo Sankt Fidelis en Villingen-Schwenningen. Ĝis la jaro 2004 la esperantisto Bernhard Eichkorn estis pastro de la paroĥo. En la nuntempa retejo mi tamen ne trovas alian lingvon ol la germanan, kaj ne plu povas konfirmi la supran frazon. Mi supozas ke necesas meti la frazon en pasintecan formon, aŭ tute forpreni ĝin (la fakto ke iam ajn ekzistis esperantlingva retejo, probable malpli impresas ol se ĝi daŭre funkcius). Sed eble ankaŭ mi ne trovis la ĝustajn retpaĝojn. Ĉu iu havas ideon pri la frazo? ThomasPusch 10:52, 14. Feb 2011 (UTC)

Evidente neniu havis aldonan ideon pri la temo. Mi tial nun adaptas la tekston al la nuna stato. Belas fanfaroni pri Esperanto, sed en enciklopedio ni ne disvastigu ne-plu-ĝustajn informojn. ThomasPusch (diskuto) 22:28, 20 Jan. 2014 (UTC)

Sugesto pri informkesto[redakti fonton]

Informkesto Kristana Eklezio (kiel ekz la supra tabelo ĉe la artikolo Islamo), aldone al la jam ekzistanta tabelo kiu estas pri ĉefaj temoj de tiu eklezio, kaj de ties kredo kaj doktorino. Sj1mor (diskuto) 05:42, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]