Diskuto:Latina eklezio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katolikismo ≠ Romkatolikismo[redakti fonton]

Estas simpla adicio ke la "Katolika Eklezio" konsistas el 23 unuopaj eklezioj, el kiu la "Latina Eklezio" kun centro en Romo estas senkompare la plej granda kaj la aliaj 22 grupiĝas en kategorion Orientaj katolikaj eklezioj. La vikipedia artikolo ĝis nun misgvide nomita "Romkatolika Eklezio" (fakte devas esti titolo "Katolika Eklezio") kaj la alilingvaj ekvivalentoj klopodas priskribi la "Katolikan Eklezion" (kvankam pro la nombra domino de la Latina Eklezio multo en la teksto estas pri la Latina Eklezio). Tiu ĉi artikolo, pri la "Latina Eklezio" kun centro en Romo, nun kompare estas tre mallonga, supozeble povus ricevi grandan kvanton da teksto el la artikolo, kaj tute eblus diskuti, ĉu alititoligi ĝin "Romkatolika Eklezio". Plu necesas ordigo de la unuopaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 21:50, 20 Jan. 2014 (UTC)