Diskuto:Klavaro Simpligita De Dvorak

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne plibona titolo estus Dvoraka Klavaro? --Chuck SMITH

Estas bone havi vin denove inter ni, Chuck! Ĉu bone reagis la aŭdantaro je via prelego? Bonvolu rakonti!!
Jes, ili ege bone reagis. Mi jam havos prelegon en KAEST (Ĉeĥio) pro la intereso de kelkaj homoj. Mi simple parolis pri la Vikipedio dum dek minutoj kaj respondis al demandoj dum horo. Mi ricevis la normalajn demandojn... kial oni ne povas simple detrui ĝin, ktp... Ankaŭ, ĉu vi povus negocii la reklamon de Pasporta Servo, ĉar mi vere ne povas kaj mi scias ke vi ege interesiĝas pri tiu ŝanco reklami ĝin. Mi jam diris ke mi pagus, sed mi ne havas detalojn pri kio ni devas fari... se ne vi, ĉu vi povus trovi alian kiu povas fari tion. Laŭ mi, la PS ege gravas por ni!
Jes ja, tion mi povus fari! Nu... ĉu la retpoŝtadreo ĉe la TTT-ejo de PS sufiĉos por kontakti kun la ĝustaj uloj? (Mi mem ne havas ekzempleron de la libro, do tial ni scias kian kontaktinformon, tia eble troviĝas en ĝi.) --Brion VIBBER
Ĉiuokaze, je la afero: unue, mi devas konfesi ke vi prevas, ke la titolo "Klavaro simpligita de Dvorak" iom troas. Sed, mi ege malŝatas tradukon de anglaj esprimoj en la formo "Nomo Substantivo" kiel "Nomo-a Substantivo". Pli taŭge kaj esperantece estas "Substantivo Nomo" aŭ "Substantivo de Nomo" laŭ cirkonstancoj. Ĉi tie, jen "Klavaro Dvorak" (te, klavaro kiu nomiĝas "Dvorak") aŭ "Klavaro de Dvorak" (te, klavaro kiun inventis homo nomita Dvorak).
Angle, la plena nomo estas "Dvorak simplified keyboard", la kutima "Dvorak keyboard" aŭ simple "Dvorak" memstare, kiu rolas sufiĉe ofte kvazaŭ plenrajta nomo de la klavararanĝo. Do, mi kredus ke "Klavaro Dvorak" estus sufiĉe taŭga nomo. --Brion VIBBER
Jes, tio ankaŭ estas bona nomo.  :)
Bone, mi translokigos la artikolon. --B