Diskuto:Vortokunfando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kofrovorto)

Kofrovorto estas mistraduko[redakti fonton]

En Esperanto kofro ne estas la angla "portmanteau", en Esperanto kofro respondas al la anglaj coffer, chest, trunk. Ĝi do ne nepre «malfermiĝas en du simetriajn partojn ĉirkaŭ junto», kio estas la ideo de la angla metaforo:

a large travelling bag, typically made of stiff leather and opening into two equal parts,

tia estas valizo.

Tial la trafa traduko estas ne kofrovorto, sed valizvorto.--Sergio (diskuto) 18:06, 15 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Kofrovorto estas plej bona vorto[redakti fonton]

Kial nur kopii nur ĉe la angla lingvo, kaj nun ĉe la franca lingvo valizvorto, kiam kaj en la germana kaj la nederlanda oni trovas, laŭvorte kaj do bone tradukitan, la vorton kofrovorto? DidCORN (diskuto) 11:30, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi emas konsenti. Unue, nur treege trafaj ŝercoj meritas tian "eternigon", dum la komparo kun kofro aŭ valizo apenaŭ estas sufiĉe memklaraj.
Dee: kial krom la nocion mem, oni devu lerni ankaŭ la mallertan metaforon?
Krome, eĉ en la angla oni fake nomas tion (word) blend kaj en la rusa словослияние, t.e. kunfando - la vorto, kiun mi senhezite uzus fake en Esperanto.
Finfine, kial ni nepre imitu aliajn lingvojn kaj uzu por la sama nocio unu (tre klaran, elvokan kaj preskaŭ mempriskriban) vorton fake kaj alian (amuzetan sed ne konfuzan) por la ĝenerala publiko?!
Amike, -Filozofo (diskuto) 15:57, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]