Diskuto:Kolegio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La angla uzo de "kolegio"[redakti fonton]

Mi aldonis klarigojn pri la uzo de (angle) "College" por diversaj specoj da edukejoj. Ankaŭ mi forigis la sugeston ke la uzo de kolegio por edukejo evitindas: laŭ mi, tio estas diskutebla vidpunkto. En Vikipedio kolegio estas la kutima vorto por divizioj de la universitatoj de Oksfordo, Kembriĝo, Londono, Dublino, ktp. Cayley 17:39, 28. Dec 2008 (UTC)

Pardonu, Cayley, sed tio ne estas lojala redakto. Mi referencis al PIV, kiu eksplicite diras, ke la uzo de la Fundamenta vorto "kolegio" en la senco de diversaj edukejoj estas evitinda. Vi forigis tion, sed lasis la referencon al PIV. Tiel nun ekestas la impreso, ke PIV aprobus la de vi preferitan uzon, dum ĝi fakte rekomendas la malon. Vi ja kompreneble rajtas havi malsaman opinion de PIV, sed ŝajnigi, ke PIV subtenus vian opinion estas - mi ripetas ĝin - mallojale al Vikipedio kaj ĝiaj uzantoj. Mi pro tio nuligos vian lastan ŝanĝon kaj petas la aliajn kundiskuti pri tiu terminara demando. Se ni poste trovis komune akcepteblan solvon, ĉu laŭ PIV, ĉu laŭ Cayley, ni ŝanĝu la artikolon laŭ la konsentita senco. Mi cetere samopinias kun PIV: Viaj klarigoj montras, ke per simpla "traduko" de la multsenca angla vorto college per "kolegio" oni importas la neklarecon de la angla al Esperanto. Sed ... Esperanto ne estas la angla, sed sekvas proprajn regulojn! Amike Helga Schneider
Mil pardonojn, Helga, mi ne intencis esti mallojala. Mi ja kulpas pro la referenco al PIV. Tamen restas la problemo pri terminaro, aparte por la konsistaĵoj de pluraj universitatoj de Britio kaj Irlando, por kiuj en Vikipedio kolegio estas ĝis nun la kutima vorto, kiel mi eltrovis kiam mi komencis vikipedii. Cayley 18:22, 28. Dec 2008 (UTC)