Saltu al enhavo

Diskuto:Kolubro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Filozofo in topic Interlingvaj ligiloj

Interlingvaj ligiloj

[redakti fonton]

d:Q226788 havas pli da interlingvaj ligiloj sed mi ne certas ĉu ĝi temas pri la sama afero Stefangrotz (diskuto) 12:43, 4 mar. 2025 (UTC)Reply

La duboj fontas jam el la tradukoj de la vorto "kolubr/o" en la Fundamento de Esperanto:
france couleuvre
angle adder, snake
germane Hausschlange; Natter (giftlose) (laŭ alĝustigo en la Akademia Vortaro)
pole wąż
ruse ужъ, en la moderna rusa lingvo: уж
Tiuj tradukoj ne tre bone reciproke interkongruas. Jen kelkaj miaj notoj pri la tradukoj.
Konscie aŭ nekonscie, Zamenhof verŝajne atribuis al tio la sencon de la rusa vorto уж (arĥaike, ужъ) [uĵ].
Laŭ la ruslingva vikipedio, ужи (kolubroj) aŭ настоящие ужи (veraj kolubroj) estas la genro Natrix (kion Esperanta Vikipedio nomas natriko.
Kiel denaska ruslingvano, mi aldonu mian propran observon (se vere necesos, verŝajne eblas trovi pravigon de tio en fidindaj fontoj), ke en la komunuza rusa lingvo уж (kolubro) estas (proto)tipa nevenena serpento, kontraste al гадюка (viper, vipuro, vipero), kiu estas (proto)tipa venena serpento.
Mia supraĵa impreso estas, ke la pola wąż [voĵ] estas sam-etima kaj sence identa kun la rusa уж.
La angla adder miaobserve ne estas kongrua kun tiu senco (sed ni scias, ke la scipovo de Zamenhof pri la angla lingvo ne estis tre bona).
Estus bone, se pri la franca kaj germana Fundamentaj tradukoj komentus kompetentaj denaskaj lingvanoj de tiuj lingvoj.
Mi, krome, scivolas, kion pri tiu ĉi temo opinias nia kolego Sergio.
Amike, -Filozofo (diskuto) 19:15, 4 mar. 2025 (UTC)Reply