Saltu al enhavo

Diskuto:Komunumo de Nacioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 29 tagoj by ThomasPusch in topic Enpaĝigo

Kiun sencon havas tiu Commonwealth? Komunaj paŝoj por komunaj celoj?

Mi legis la hungaran, germanan artikolojn, sed post 5 jaroj ne povas diveni, kion celas la komunumo, krom tio, je ĝi memorigas pri malnovaj belaj tagoj de la Brita imperio. Narvalo 12:57, 7. Jun 2008 (UTC)

Tute aparte de la cerbumoj de Narvalo, necesas diri ke la esperanta nomo estas malelegante longa. Komunumo de Nacioj estas 8 silaboj anstataŭ 3 en Commonwealth, Ludoj de la Komunumo de Nacioj estas 12 anstataŭ 4 en Commonwealth Games, kaj problemas ke ne eblas adjektivigi, adverbigi kaj verbigi la kunmetitan nomon. Tio plej malfrue klaras kiam necesas traduki al Esperanto organizaĵon kiel Olympic and Commonwealth Games Association of Malawi (16 silaboj). Sen la Commonwealth Games estas nenia problemo, Olimpika Asocio de Malavio facilas. Necesas en libersenca traduko interŝanĝi la adjektivigon, do "Malavia Asocio de Olimpikoj kaj Ludoj de la Komunumo de Nacioj" (26 silaboj), kaj se ne interŝanĝi ion, rezultas ekzemple "Asocio de Olimpikoj kaj Ludoj de la Komunumo de Nacioj de Malavio" (27 silaboj, kun trifoje "de", maksimume malelegante!) ?? Mi komprenas ke "common wealth" origine signifas "komuna bonfarto": ĉu eblus el tio triki tute novan tradukon, kiel "Komunbonfartaj Ludoj" (7 anstataŭ 4 silaboj) por Commonwealth Games, kaj "Komunbonfarta Ligo" por Commonwealth (7 anstataŭ 4 silaboj). Mi ne konvinkatas, sed ĉiukaze ĝojus se en Esperanto povus ekesti kaj estus konata al ĉiu lingvano laŭeble simile konciza termino por Commonwealth kaj Commonwealth Games. "Olimpikoj", "olimpika", "olimpike" estas multe pli fleksebla, multe pli esperantlingva vortradiko... ThomasPusch (diskuto) 22:26, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Vi komparis Komunumo de Nacioj kun Commonwealth, sed tio malĝustas ĉar la anglalingva nomo ne estas Commonwealth, sed Commonwealth of Nations, kvankam konversacie ofte oni diras nur Commonwealth. Mi komprenas la malfacilojn derivi vortojn sed se en angla oni faras tion el nur Commonwealth, do faru ilin nur el Komunumo. Persone al mi io kia "Komunbonfartaj Ludoj" sonus strangege, se forgesi pri la evidenta malĝustaĵo; ne temas pri bonfarto sed pri riĉeco, eĉ pli laŭsence ol laŭvorte la riĉeco kaj unueco de la imperio.--kani (diskuto) 01:32, 14 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Vi pravas. Kaj la saman strangan senton mi havis, kiam mi komentis la vortumon "Komunbonfartaj Ludoj" per "Mi ne konvinkatas... :(" En miaj formalaj tradukoj supre mi ja konsideris la nomeron "de Nacioj" (ekzemple en la ĝusta sed monstra vorto de 26 silaboj), nur poste koncizige provis ŝpari ĉiun literon, ĉar koncizigi ja signifas redukti. Provizore nur eblas konstati, ke la termino Komunumo de Nacioj en Esperanto ja estas ĝusta sed longa, kaj ne bone adapteblas al la kutima fleksebleco de nia lingvo. Do ni konstatu ke ŝajne ankoraŭ neniu havis elegantan kaj ĝustan ideon kiel eviti tion. Sed mi ĵus trovis retejon de la koncerna asocio, kiun ne konis la angla, franca kaj hispana vikipediaj artikoloj de la asocio, kaj konstatis ke la malavianoj (supozeble nur en 2020) mem ŝanĝis sian asocian nomon al simpla Malawi Olympic Committee. Evidente eĉ al ili la malnova angla, kompare al nia multe pli konciza nomo ŝajnis malpraktika. Prave! Sed ankoraŭ ekzistas Seychelles..., Belize... kaj Eswatini Olympic and Commonwealth Games Association, kaj pli gravaj organizaĵoj ol "nur sportaj". Mi kiel bona tradukisto simple ignoros ilin, ne faros tekston pri ili, ja nur temas pri malgrandaj ŝtatoj kompare al Ĉinio aŭ Usono, kaj tiam mi ne havos la problemon pri traduko de tiom froste malfleksebla nomo. Sed la problemeto pri tradukado restas. ThomasPusch (diskuto) 06:50, 14 aŭg. 2022 (UTC)Reply
PS: Rilate al via propono derivi vortojn kiujn en la angla oni faras el nur "Commonwealth", do ni faru ilin nur el "Komunumo": povos rezultiĝi vortumoj kiel "Komunumaj Ludoj" kaj "Komunumluda Asocio". Bele koncizaj, nur restas la problemo ke ekster konteksto la vorto komunumo simple signifas community, neniu retradukus tion al commonwealth, kaj ĉu "Komunumaj Ludoj", Juegos comunitarios, vere konvinkos??? Estus ebleco, se oni metos la vorton en kontekston. ThomasPusch (diskuto) 07:02, 14 aŭg. 2022 (UTC)Reply

"Ŝtatkomunumo"?

[redakti fonton]

Ĉu ankaŭ tiel nomita-nomata, plennome "Ŝtatkomunumo de Nacioj"? En la nuna versio de vikipedio estas pli ol 50 instancoj de "Ŝtatkomunumo" kaj ankaŭ la gugla tradukilo preferas tion. Eĉ en la nuna versio de tiu ĉi artikolo estas refero al tiu termino. Sj1mor (diskuto) 06:49, 3 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Enpaĝigo

[redakti fonton]

Tute aparte de la temo pri laŭeble simile koncizaj terminoj esperantaj kiom anglalingvaj, mi atentigas ke tute neeblas por enpaĝigo de la paĝo havi tabelon de la membroŝtatoj en plena ekranlarĝeco (do 100%), ĉar maldekstre ankoraŭ estas la informkesto kiu bezonas almenaŭ kvaronon de la larĝo. Do la la tabelo de la membroŝtatoj nur rajtas esti 70 % de la larĝo, por ankoraŭ lasi malgrandan spacon al la informkesto, same la navigilo {{Komunumo de Nacioj}} ne rajtas esti meze de la paĝo, ĉar ankaŭ ĝi kolizias kun la informkesto kaj kreas gigantan sentekstan vakuon, se ne metita malsupre de la paĝo, kie fakte estas la loko por navigiloj. Krome mi rimarkis ke la mapo pri Israelo kaj Palestino de 1947, kiu fakte eĉ ne havas rektan enhavan ligon al la Komunumo de Nacioj, sed al la ekstera politiko de Britio resp. la eksa Brita Imperio, estis malpraktike anglalingva - mi esperantigis ĝin, kio ĉe tiu bildo tre komforte eblis. Kaj laste, endas ankoraŭ atenti la referencojn: kvankam ĉi-tie temas pri baze anglalingva institucio (kvankam Kanado estas ankaŭ franclingva, kaj aliaj membroŝtatoj ankaŭ havas pliajn lingvojn, nelaste Barato...), tamen validas la regulo ke referencajn titolojn en esperanta teksto oni baze komprenu ne konante iun nacian aŭ regionan lingvon sed nur Esperanton. Do anglajn referencojn necesas same traduki kiel arabajn, urduajn, laosajn aŭ tamilajn. Sed en la referencoj ĝis nun preskaŭ ĉio estas nur rekte enkopiita de la angla vikipedio - kaj plej laste, ankaŭ bonus atenti enmeti esperantajn funkciantajn internajn ligilojn, kiam ili estas, ekzemple pli valoras esperantlingva referenco "gazeto The Guardian" ol simple "The Guardian", ktp ktp. ThomasPusch (diskuto) 17:17, 20 maj. 2025 (UTC)Reply