Diskuto:Konstelacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas ĉi tie du listoj de la konstelacioj? Ĉu tio havas kialon? pravigon?

Certe ne estas bona kialo. Ambaŭ listoj kunfandiĝu. Arno Lagrange 17:22, 15. Dec 2003 (UTC)

Sed la nomoj ne estas samaj: en unu listo ili estas latinaj origine, en la alia esperantigitaj; kiujn nomojn privilegii? (pri listo mi pensas ke la unua prezento, tabela estas pli bona, kaj kompleta, do ĝin oni privilegiu, krom lasante apartan liston de la zodiakaj konstelacioj)
Eliott


ĉu ne estus pli bone se la ligoj al artikolpaĝoj estus de la E-aj nomoj kaj ne la latinaj ?

Tiuadrese: http://ttt.esperanto.org/AEK/amator/witold.htm mi trovis belan ĉielmapon kun E-aj surskriboj prezentataj la vintrajn stelarojn, kaj rektvicigaodjn ebligante observi ilin. Kiel oni povas scii ĉu la aŭtoro permesus uzon de tiu ? Eliott

provu peti de la subskribinto de la artikolo Witolod Cayzac je : cayzacwitold @ netcourrier.com . Se sunkcese provu ĉe la retejestro de AEK kiun vi certe trovos inter la klubanoj listigitaj je http://www.esperanto.org/AEK/teamo.htm eĉ estas retlisto je aeko@yahoogroups.com (retejestro ne klare aperas kaj la retejo ne ŝajnas esti tre atente prizorgata, lastaj informoj estas de 2002). Arno Lagrange 14:36, 24. Feb 2004 (UTC)

Ĉu ligo al latinaj artikoloj pli taŭgus?[redakti fonton]

Saluton! Ĉu oni ne perefere uzu Draco ([[:la:Draco|Draco]]) kaj Drako ([[Drako]])? Gangleri 22:48, 5. Okt 2004 (UTC)

Mi dubas pri la utileco de "stelaro" anstataŭ konstelacio. Ĉar tiam, kiel nomi la stelaj aroj, malfermaj kaj globaj, de kiuj estas plena nia Galaksio? Ĉar La Plejadoj estas malferma stelaro, sed NE estas konstelacio. Duko-de-Benia.
Bonvolu alidirektu stelaro al stela aro, ĉar difera artikolo ekzistas. Konstelacio NE ESTAS STELARO. Duko-de-Benia 31 jan 2006.

Nomoj de konstelacioj[redakti fonton]

La nomoj estas de astronomia terminaro http://at.komputilo.org/ kaj de la nuna stato de vikipedio.

Preferindaj laŭ mi nomoj estas substrekitaj.

Kodo Laŭ la terminaro Nun en Vikipedio Aliaj ru: sk:
ANT Aerpumpilo Pumpilo   Насос Výveva
AQR Amforo Akvisto/Amforo Akvario Водолей Vodnár
ARI Arieso Ŝafo aŭ Virŝafo   Овен Baran
CIR Cirkelo Nadlo   Циркуль Kružidlo
CRT Pokalo Kaliko   Чаша Pohár
DOR Korifeno Orfiŝo   Золотая Рыба Mečiar
HYA Hidro Hidrino   Гидра Hydra
OPH Serpentisto Ofiuko (Serpentisto)   Змееносец Hadonos
PSA Aŭstrala Fiŝo Australa Fiŝo   Южная Рыба Južná ryba
VEL Velaro Velo   Паруса Plachty
VIR Virgo Virgulino   Дева Panna
VUL Vulpino Vulpo   Лисичка Líška

Maksim 05:51, 17. Jun 2006 (UTC)