Diskuto:Kontaktingo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
kontaktingo? konektingo? ŝtopilingo?

Estas ĉiam denove surprizige, kiajn malkutimajn temojn prilumas vikipedio, kaj kiaj bazaj vortoj de la ĉiutaga vivo aliflanke ne estas klarigataj en almenaŭ la esperantlingva vikipedio. Mi volus substreki, ke mi ne inventis la vorton "kontaktingo", kiam mi nun verkas artikoleton pri tiu moderna ĉiutagaĵo, sed ke mi aŭdas kaj uzas ĝin ekde 20 jaroj. Mia malnova PIV de 1970 tamen ankoraŭ ne konas la vorton kontaktingo, nur la kontraŭaĵon - kontaktilo. La granda franca-esperanta vortaro de Le Puil kaj Danvy aliflanke proponas la vorton "konektingo", ankaŭ komprenebla vorto. La granda vortaro germana-esperanta de Krause lasas alternativon inter "kontaktskatolo" aŭ "ŝtopilingo" (la kontraŭaĵo laŭ ĝi povas esti kontaktilo, ŝtopilo aŭ kontaktŝtopilo). Ankaŭ la angla vortaro de Wells preferas la vorton ŝtopilingo, kvankam ĝi kompreneble konas la vortojn kontakti/konekti en elektrika senco, kaj la nederlandano Middelkoop en sia vortaro proponas la vorton "kontaktujo", ankaŭ iusence ne malbone. En ReVo plej bone trafas la difino de "ŝtopilingo": "Peco fiksita al elektra kablo, al elektra aparato aŭ al muro, kun truoj por la stiftoj de la ŝtopilo (kvankam ŝtopilo unuavice estas korko, botela ŝraŭbfermilo ktp, io por ŝtopi truon do, nur duavice ŝtifta kontaktilo)." Dua propono de ReVo estas "kontaktskatolo" ("skatolforma ŝtopilingo"). Ial ĝi ŝajnas tre proksima al la germana vortaro de Krause. Pli mi jam ne volas serĉi en vortaroj...

Tamen mi restas ne konvinkita pri la vorto ŝtopilingo (do ingo por korko, botela ŝraŭbfermilo kaj simile aŭ por elektra "ŝtopilo"): ŝtopilo kaj do ŝtopilingo celas unuavice bremsi la fluon, ŝtopi iun truon, dum kontakt/konekt/ilo kaj kontakt/konekt/ingo volas ĝuste ebligi la fluon. Mi do provizore restas ĉe kontaktingo kiel gvida vorto kaj provos en etimologia ĉapitro ankaŭ mencii la aliajn proponojn...

ThomasPusch 10:21, 11. Okt 2008 (UTC)

ThomasPusch, vi concedas, ke la vorto kontaktingo ekzistas nek en PIV nek en NPIV, sed kial krei tian neologismon eĉ se vi nur sole uzas ĝin ekde 20 jaroj kiel apartan ĵargonon. Se tia vorto ekzistas en ReVo (Vd la terminon kontaktingo en reta-vortaro [1]) estas kiel arĥaismo kun tute alia signifo ampolingo. Tamen mi trovis en la teĥnika vortareto de Greziljono [TeknikaVortaretoDeGreziljono.pdf] la alian terminon konektingo kun la sama signifo ol tiu de l'artikolo. Mi proponos alinomi la artikolon al konektingo.--DidCORN la 14-a de majo 2017, 10:00(UTC)

Plug-in hybrid[redakti fonton]

La problemo estas la korekta traduko el la angla plug-in hybrid. Kion diras la akademio?. En la hispana estas kontaktingebla hibrido (plug-in estas kontaktingo). Kontaktingo povas esti nur referita al elektro, do tipo de konektilo (pli ĝenerala, ankaŭ uzata por komunikoj).--Sennaciulo 20:30, 8. Sep 2009 (UTC)

Ŝtopilo[redakti fonton]

Laŭ la reta PIV, la difinoj ŝajnas klaraj (vidu http://vortaro.net/#ŝtopilo). Ŝtopiloj estas kontaktiloj, kiuj "ŝtopas" la finojn de elektra kablo, kun ina ŝtopilo unuaflanke, kaj vira ŝtopilo laŭ alia flanko. Kiam ŝtopiloj estas en kavoj (ekzemple en muro) ili estas difinitaj kiel inaj ŝtopilingoj aŭ (normale ne permesita) viraj ŝtopiloj.--DidCORN 11:30, 24 dec. 2012 (UTC)[Respondi]

En ReVo, ŝtopilo estas (Vd ŝtopilo en reta-vortaro [2]): Peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj por farikonekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton. Tiu difino similas al kablingo ( neologisme koŝo), kiun oni trovas en la Scienca kaj Teknia Terminaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto (1956), p.118: Kondukta peco fiksita je la vosto (terminaĵo) de konduktilo por ebligi konekton, kiun oni intencas fari al ĝi. Ŝajnas do, ke ŝtopilo similas pli al kablingo ol al konektilo. Fakte, ŝtopilo estas fiksita al ekstremaĵo de konduktiloj de kabloj por mapermesi ("ŝtopi"), ke ili ne disfadeniĝu, per muldado, lutado, veldado, enpremprinĉado aŭ ŝraubado.--DidCORN 13:30, 15-a de majo 2017 (UTC)