Saltu al enhavo

Diskuto:Kontakto (revuo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontakto por blinduloj

[redakti fonton]

Ŝajnas ke tiu ĉapitro estas tre neĝisdatiigta ĉar ankoraŭ parolas pri la sendo de kaseto. Capiscuas (diskuto) 11:01, 5 Jan. 2016 (UTC)

{{{1}}} Efektive, mi komprenas kaj dividas vian suspekton ke servo pri poŝta alsendo de sonkasedo ne plu aktualas en 2024 ... sed mi havas neniajn informojn pri servoj de la redakcio por apartaj legantoj. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 19 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Plia dubo

[redakti fonton]

Mi dubas pri la frazo

Pri iu esperantisto Hans Zeilinger mi nenie trovis eĉ plej etan indikon. Povus temi pri Michael Zeilinger, kiu de 1964-1965, do en komparebla tempo, estis prezidanto de GEJ kaj certe en la jardeko antaŭ kaj post tio ankaŭ aktivis en TEJO. Tamen, en la teksto pri Michael estas duonfrazo pri "... li kaj liaj gefratoj (interalie Johannes Zeilinger) ...". Hans estas germanlingva mallongigo de la persona nomo Johannes, do Johano. Do povus esti, ke Hans kaj Johannes Zeilinger estas sama persono, kaj frato de Michael. Ĉu eblus trovi konfirmon ke vere iu redaktisto "Hans Zeilinger" ekzistis de 1970 ĝis 1974 en Kontakto? Pri tiu povus aserti ĉiu ajn kiu havas jarkolekton aŭ nur unuopan numeron de tiuj jaroj aŭ havas aliron al iu esperanta biblioteko. Eble eĉ komence de la unua jarkolekto 1970 aperis iu prezento de la "junuloj Ulrich, Simo kaj Hans, kiuj ekde nun kune redaktos la magazinon"... ThomasPusch (diskuto) 10:55, 19 okt. 2024 (UTC)[Respondi]