Diskuto:Kontaktoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi redaktis tiun artikolon sur la bazo de la Teknika Vortareto de Greziljono (Vd [1]) pri kiu kontaktilo estas peco, kiu permesas kontakton por ŝalti aŭ interrompi kurenton, kaj kontaktoro estas povuma relajso. Tiu vortareto proponas ankaŭ la terminon kontaktatoro pri grandega kontaktoro (laŭ la sama vortfarado uzata por transformatoro kaj kondensatoro), sed mi ne elektis tian neologismon, ĉar kontraŭe al la aliaj vortoj ĝi ne estas internacia. Aliflanke, PIV (Vd [2]) konsideris la terminon kontaktilo-n (kiel jam ĝi konsideris kondensilo-n kiel sinonimon de kondensatoro) kiel sinonimon de kontaktoro, kio estas fuŝa kaj konfuzebla por mi. ---DidCORN la 11-a de junio 2017 12:00 (UTC).