Diskuto:Koperniko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu eblas ke "li eldonis la libron je sia morto"?

...nu, eble "oni eldonis la libron je lia morto"? --Brion VIBBER

Plej multaj artikoloj en Wikipedia evitas fiksi ŝtatanecon. Tial mi opinias la a-vorton "pola" ĉi-artikole misa! Kiu diris, ke li estas polo? --217.232.69.146 09:37, 8 Dec. 2011 (UTC)

Certe estas polemiko pri lia nacieco. En la artikolo oni pridubas lian polecon. Tiukadre mi forigos la naciecon sed ankaŭ ne inkludos eblan germanan aŭ prusian naciecon.--kani (diskuto) 23:49, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Tiukadre en la kategorio oni akceptas polan kaj germanan naciecon. Kategorioj estas pli fiksaj "kategorioj", kaj tial ĝi estas akceptebla. En la komenco de la artikolo, estas pli scienca kaj enciklopedieca ne fermi aferon kiu estas (kaj eble estos dumllonge) studota. Materialo pri tiu temo, bazita sur fidindaj fontoj kaj ne naciismaj, estos bonvenaj kiel aparta ĉapitro fine de la biografio. Prie mankas la parto de la vivo de Koperniko en la 16-a jarcento.--kani (diskuto) 00:04, 29 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Pro sama kialo mi proponas ankaŭ forigi la indikon "nacio = polo" en la ŝablono komence de la artikolo. - Sincere, Moldur (diskuto) 06:53, 29 jan. 2021 (UTC)[Respondi]