Diskuto:Kopirajta simbolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi eltranĉis la jenan:

En usonaj telefonlibroj la simbolo iam estis uzata por marki la nomojn de neblankuloj (angle: colored = kolora).

1) kie estas via fonto de tiu ĉi informo? 2) mi aŭdis pri io simila en Sudafriko, eble vi konfuzas.

Mi dubas la veron de tio ĉi. Dum tiu tempo de aparteco en Usono, la telefono ne estis vaste uzata. Plue, la aparteco neniam estis tutlanda, sed kiel skribite, oni havas impreson ke oni tutlande markis nomojn kiel flavaj steloj sur judoj en Nazigermanio.

Tamen, se vi povas doni pruvaĵon de tiu praktiko, ĝi estas enmetinda, sed skribite kun singardo.

--KriZe