Diskuto:Krimo kaj puno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne enmeti la kovrilon de la esperanta eldono komence de la artikolo kaj la angla kie oni parolas pri diversaj eldonoj? Kani

Mi tute aprobas tiun ideon de Kani. Laŭ mi, se ili haveblas, komence aperu kovrilo aŭ de la Esperanta eldono aŭ de Rusa eldono (pro tio ke ĝi originale estis verkita ruse). (En la angla Wikipedio oni preferas, se eble, la kovrilon de la unua eldono.) O'RyanW ( ) 21:22, 13. Dec 2006 (UTC)
Ĉar estas pli facile kopii bildon de la angla ol mem foti. ;-) Mi provis kopii bildon de la rusa versio, sed konstatis ke rusa versio ne ekzistas - kvankam ekzistas artikoloj en multaj aliaj lingvoj (kaj mi ne simple rimarkis la mankon de intervikian ligilon al ru:, sed ja kontrolis ĉu estas artikolo tie). Sok Na Men Sui Lui 23:03, 13. Dec 2006 (UTC)
Troviĝas bildo de rusa eldono ĉi tie. O'RyanW ( ) 23:38, 13. Dec 2006 (UTC)
Kaj verŝajne de franca eldono ĉi tie. O'RyanW ( ) 23:46, 13. Dec 2006 (UTC)
La rusa (ĝia bildo) aĉegas. Bedaŭrinde mi ne trovis en mia antaŭrevolucia rusa eldono "Krimon k Punon": io ajn alia enestas, "Idioto", "Diabloj" ktp. (KkP estis en la sola perdita libro el dek, mi imagas). Kial mi siatempe enmetis kovrilon de la angla: nu, jes, ĝi facile troveblis kaj ĝi estas relative bela. - Slavik IVANOV 04:39, 14. Dec 2006 (UTC)
Mi aldonis la rusan kovrilon. - Slavik IVANOV 05:15, 14. Dec 2006 (UTC)
Dankon. Mi ŝanĝos ankaŭ la ĉefpaĝon ĉar la angla kovrilo nun daŭre montriĝas tie. Sok Na Men Sui Lui 13:33, 14. Dec 2006 (UTC)

La kruco[redakti fonton]

mi opinias la jenan frazon: "Finpunkte, la nomo Rodja similas la Anglan vorton rood, tiam ankoraŭ uzata por kruco kiam verkiĝis la romano" forigenda, ĉar -miaopinie- ne ekzistas rilato inter "rood" [ruud] kaj "Rodja" - tiu samsoneco, se entute ekzistas, estas hazarda. Dominik 03:48, 15. Dec 2006 (UTC)