Diskuto:Kripla arbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne kurba arbo? Mi ne vidas en angla, germana versio similan esprimon de kripla. Narvalo 18:56, 9 Okt. 2011 (UTC)

Temas ne kriplaj, sed deformiĝantaj arboj. Narvalo 18:58, 9 Okt. 2011 (UTC)

Mi ĉiam konsultas, kiam eble, la maloftan Esperantan literaturon. En tiu ĉi kazo oni trovas la terminon en Lexicon Silvestre, prima pars, p. 8. Tiu grava faklingva vortaro difinas kriplan arbon kiel : "maljuna arba planto, kiu kaŭze de izolita pozicio aŭ ripetfoja difektado havas etan laŭaltan alkreskon sed egan branĉokreskon". Do ne simple temas pri kurbeco aŭ deformiĝo. La vorto "kripla" laŭ mi bone kaj pentrinde esprimas la nocion. En la nederlanda lingvo ni uzas la terminojn kreupelhout ( kripla arbustaro ), kreupelboom ( kripla arbo ) kaj kreupelbos ( kripla arbaro ). En la germana lingvo ekzistas Krüppelwuchs ( kripla kreskaĵo ), Krüppelholz ( kripla arbustaro...Estas bone laŭ mi se Vikipedio konformiĝas al la jam publikigita terminaro.
  • Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V. , Eberswalde, 84 p. ISBN 3-931 262-8-01 esperante --Forstbirdo 20:06, 9 Okt. 2011 (UTC)