Diskuto:Krtek

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj,

restas diversaj demandoj.

a)
Iel mi havas la ideon ke chehhlingva "-(t)ek" povus havi signifon simila al E-a "-ul-", char ekz. "Frantichek" ktp. ankau havas tiun "-ek". Do, chu la chehha vorto por talpo mem ests iu priskribo, eble "enterulo" au iel?

b)
La nomoj de la filmajhoj estas traduko-lau-la-traduko - mi scias nek chu la germanlingvaj titoloj iel kongruas kun la orginaj nek chu ili estis trafaj tradukoj nek chu miaj E-igoj estas trafaj ...

c)
Mankas origina titolo pri mallonga filmo (n-ro 38) "Krtek je la plagho".

d)
Krome mankas la longec-indikoj pri kelkaj mallongaj kaj chiuj filmoj.

e)
Mi scias ke kelkaj informoj nun estas kaj en la artikolo pri MILER kaj en tiu chi. Tiel estas en la germanlingvaj artikoloj, kaj mi decidis laui tion. Char vere en ambau artikoloj tiuj informoj gravas, ne sufichus ebleco per plushalto atingi ilin.

f)
En la titolo de la unua filmo - »Kiel Krtek siajn pantalonojn ricevis« - ne estas rekonebla chu MILER celis al "Talpo" au "talpo", do: persona nomo au ghenerala vorto? Tial mi tie chi uzis "Krtek", en la MILER-artikolo "talpo".

g)
Ekzistas (bild-)libroj pri la MILERaj filmoj, oni aldonis tekstojn (mi menciis en la MILER-artikolo). Chu io aperis E-lingve? Krtek ech kun verda stelo okulumis!

Dankon anticipe.