Diskuto:Kilajacoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kvilajacoj)
 Mi proponas Kilajacoj'n por la esperantigon de la familia nomo. Por mi,la termino kvilajaco estas tute ne ĝusta, ĉar la litero U en la originalo estas  sensona. En Brazila vortaro Dicionario Completo Esperanto-Portugues,Costa, A. K.A 2a eld 2001.527p ,estas Kilajo por Quillaja saponaria, en la portugala Quilaia (pron.kilaja).lumass.
Saluton. Vi pravas. La genra nomo Quillaja ne elvenas el latino (kies "qu" estas plejofte esperantigita en PIV per "kv", Quercus -> kverko) sed el ĉilia aborigena vorto. Tamen, ne sciante la dirmanieron de tiu "qu", kaj vidante ke en la rusa oni diras Квиллайя (= kvilaja), mi proponis la esperantan nomon kvilajo. Se vi certas ke la originala elparolo estas "ki-" kaj ne "kŭi-", mi povos ŝanĝi la nomon laŭ via propono. Ĉu iu kontraŭstaras? Amike --HaleBopp (diskuto) 21:06, 23 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara HaleBopp En la portugala (mia denaska lingvo) kaj en la hispana, la silabo qui oni prononcas kiel ki ĉar la uo ne sonas.Ekz. quitar,quitute, quinta (Pt) 'kitar', 'kitute' 'kinta'. QUIOSCO, QUIETO, QUIZÁ (ES) 'kiosko' 'kieto' 'kisa'Do preferinde ni uzu la familan nomon Kilajacoj. Amike Lumass.

Jen mi ŝanĝis la aferon laŭ via taŭga propono. Mi ankaŭ ŝanĝis la rilatajn paĝojn kaj tiun liston. Se vi volas, mi povas aldoni vian nomon en tiun ĉi lastan, kiel rimarkon ĉe la propono. Dankon pro via intereso pri botaniko. Amike --HaleBopp (diskuto) 18:18, 25 mar. 2021 (UTC)[Respondi]