Diskuto:La vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

majusklaj literoj al ĉiu nomo en la titolo[redakti fonton]

Kial tia? ĉar nacilingve? sed tio ne estas ĝuste en EO! Sj1mor (diskuto) 09:29, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: En Esperanto ne ekzistas definitivaj reguloj pri majuskloj/minuskloj en librotitoloj. La plej ofta kutimo estas ke oni majuskligas en titolo tute same kiel en normala frazo – tion ankaŭ rekomendas Vikipedio: VP:TA, do preferinde tiel: Vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj (Vasari). Tamen kelkaj (malmultaj) esperantistoj, ankaŭ en Vikipedio, preferas majuskligon laŭ angla maniero. Tial vi trovas jen kaj jen tiajn titolojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:36, 29 maj. 2022 (UTC) - P.S. La vorto "kapitala" havas neniun rilaton al majusklaj literoj.[Respondi]
✔ Farite Mi nun alinomis al minuskla formo, laŭ VP:TA kaj laŭ kutima lingvouzo. - Moldur (diskuto) 18:16, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

kursiva titolo[redakti fonton]

Strange, mi ne sukcesas kursivigi la titolon. "Informkesto libro" ne efikas tion, nek ŝablono "Kursiva titolo". Kaj ŝablono "Kursiva titolo" kun "| force=true" efikas erarmesaĝon :-( Kion fari? - Moldur (diskuto) 20:38, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi nun trovis ke "Kursiva titolo" ne funkcias kun titoloj pli longaj ol 50 signoj, pro limigo de "lin serĉi" :-( Moldur (diskuto) 20:00, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]