Diskuto:Leĝo de necedado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo estas gramatika kaj semantike erara!!!! cedi estas transitiva - cedi ion; ne cedu al la perforto, ne cedu siajn rajtojn, defendu siajn bazajn rajtojn, ktp. Narvalo (diskuto) 16:06, 25 Feb. 2013 (UTC)

Kia fuŝa artikolo! Verŝajne ĝi estis farita per aŭtomata tradukado. Konfuza mikso de la angla, germana kaj Esperanto lingvoj. -- Yekrats (diskuto) 16:54, 25 Feb. 2013 (UTC)
La titolo estas tute nekomprenebla. Ne havigas eĉ ideon de la temo. Mi tuj proponos forigon de la artikolo, se ne venos plibonigoj.--kani (diskuto) 22:11, 26 Feb. 2013 (UTC)

Darkweasel: koran dankon por la helpo! Jes, la titolo nun estas pli bone komprenebla.

Intertempe mi iom daŭrigis la tradukadon, kiun mi devis interrompi, kiel mi ja menciis. La juraj esprimoj estas parte tiklaj. Kelkaj ne troviĝas en la vortaroj, diversaj lingvoj uzas ne saman esprimon por parte ne sama afero.

Kani: se vi en tiu kazo ne havas eĉ ideon pri la temo: mi konsilas, legi la anglan tekston. La esprimon "stand your ground" ankaŭ ne estas facile komprenebla por normala lerninto de la angla, cŭ ne?

Aliaj leĝaj fakvortoj donas aliajn problemojn. Eble jura fakulo povos plibonigi mian tradukon.

Narvalo via malĝentila reago ne plezurigas. Mi ja petis paciencon kaj ripetas ĝin. Bedaŭrinde mi nun devas aldoni peton pri ĝentileco.

Mi pensas, ke la temo estas grava. Ĝi estas en la jhurnaloj kaj en la vikipedio ekde jaroj. Mi pensis, ke iu devis preni la taskon de tradukado en nian lingvon.

Pri komprenebleco: Tio estas influigita de la temo mem. La usona kompreno pri armiloj, pafado ne estas facile komprenebla en aliaj landoj. Mi havis diskuton kun esperantisto el Usono pri la temo (bedaŭrinde nur mallongan, ne profundan). Tiu lasis min konfuzita. Des pli mi pensas, ke Esperanto-versio de la artikolo estas bezonata. --Hans Eo (diskuto) 12:54, 28 Feb. 2013 (UTC)