Diskuto:Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Aldoni temonLa paĝo, kiu ĝis nun eĉ ne havis unu solan frazon, sed nur telegramstile listigis iujn kapvortojn, en tiu formo vee ne korespondas al enciklopedia artikolo. Sed estas pliaj eraroj, ekzemple la invenitita interna ligilo paco de Nymvegy, kiu ŝajnigas ke esperantlingva teksto pri la temo ne estus, sed fakte ne ekzistas urbo nomata "Nymvegy": la urbo nun nederlande nomiĝas Nijmegen kaj la paĝo nomiĝas traktato de Nijmegen. Tiu teksto ankaŭ estas minimuma, nur kun bona volo kalkuleblas havi tri plenajn frazojn, sed estas pri la ĝusta temo. Mi pri la temo Leopoldo la 1-a simbole jam bakas unua plenan frazon, sed kompreneble tio ankoraŭ ne sufiĉas, kaj facile eblas frazigi iujn pliajn informerojn. Sed la tragike malfeliĉan ligilon paco de Nymvegy mi ankaŭ tuj ĝustigas... ThomasPusch (diskuto) 10:16, 22 jul. 2025 (UTC)
- ... aparte ke en la sama frazo ankoraŭ estas indiko "Freiburgo, centro de regiono de Breisgburg". Kiu inventas tiajn vortojn??? Konsentite, ke eĉ pri la ekzistantaj vikipediaj paĝoj Frajburgo kaj Brisgovio la notitaj ekstervikipediaj referencoj estas mankaj. Sed la urbo "Frajburgo en Brisgovio" ekde 1995 plurajn jarojn gastigis la centran oficejon de GEA, kaj la universitato produktis plurajn tre aktivajn esperantistojn, kiuj tra la jardekoj foje subtenis lokan junularan, studentan aŭ plenkreskulan Esperanto-grupojn, ankaŭ aŭdigis esperant-lingvan radiostacion kaj kunlaboris nacie kaj internacie, do ĉiukaze la esperantaj vortoj Frajburgo kaj Brisgovio estas pli kredindaj ol "Fre-i-burgo" kaj "Breis-g-burg" (fremdlingve, altgermane, cetere estas "Freiburg" kaj "Breisgau", tute neniu kombino inter "Frei-" kaj "-burg"!). --ThomasPusch 10:30, 22 jul. 2025 (UTC)
- Tamen la gramatikaj eraroj kaj misliterumoj kaj aŭdacaj fantaziaj internaj ligiloj kiel Karolo Lotrina, Petrovaradino kaj Mario Eleonoro estas nur la pinto de la problemo: pli malfacilas, sed pli esencas entute pridubi ĉu la internaj ligiloj estas la plej taŭgaj. Ekzemple la vortumo [Hispanio|hispanan] [Nederlando]n, landon de hispanaj [habsburgoj]. estas senespera peno eviti la koncernan temon. Kial? Esperanta historieca teksto pri Hispana Nederlando tute ekzistas, estas bona kaj ne kaŝindas! --ThomasPusch 10:40, 22 jul. 2025 (UTC)
- Hm, mi tamen ankoraŭ jetis rigardon al la teksto: la "tempon de sankta Petro en Vieno" devus esti preĝejo de Sankta Petro (Vieno). Denove unu eta inter cent dubaj temoj solvita. ThomasPusch (diskuto) 12:22, 22 jul. 2025 (UTC)
- Verŝajne la vorto "templo" ĉi tie perdis unu literon "l" ... Ho ve, jes, tiuj plorindaj imperiestroj. Jam de multaj jaroj ekzistas tiuj mizeraj kvazaŭartikoloj pri imperiestroj de la SRI, kiuj havas tiom multajn kaj tiom gravajn difektojn - lingvajn, gramatikajn, stilajn, formalajn, vikipediajn, enciklopediajn - ke eĉ ne indas listigi ĉiujn kritikindaĵojn unuope. Aliflanke, tiuj multflanke maltaŭgaj punktolistoj estas tamen tiom informriĉaj ke oni ankaŭ ne emas tuj forĵeti ilin sen anstataŭi per simile abunda, sed pli bona teksto, kio ja postulus sufiĉe grandan labor-investon. Verŝajne pro tio ili ĝis hodiaŭ vegetas plu en sia kompatinda stato...
- Jen propono, se vi volas plibonigi tian artikolon: Aldonu, komence de la artikolo, novan enkondukan alineon, eble tri-frazan, kun taŭga vikipedia kvalito. (Tiel ĝi estos almenaŭ ĝermo, ne ĝermeto.) Provizore lasu la punktoliston en la artikolo, sub sekcio-titolo "=== Biografia skizo ===", kiel ekz-e ĉe Ferdinando la 4-a (Sankta Romia Imperio). Poste oni povos iom-post-iom kreskigi la bonan tekston en la komenco kaj malkreskigi (kaj finfine tute forigi) la punktoliston. - Moldur (diskuto) 13:16, 22 jul. 2025 (UTC)
- Hm, mi tamen ankoraŭ jetis rigardon al la teksto: la "tempon de sankta Petro en Vieno" devus esti preĝejo de Sankta Petro (Vieno). Denove unu eta inter cent dubaj temoj solvita. ThomasPusch (diskuto) 12:22, 22 jul. 2025 (UTC)