Diskuto:Libroaŭgurado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu bibliocitado? Vikipediisto:Narvalo

Ne, estas pli ol bibliocitado. Mi aldonis kelkajn alilingvajn ligilojn. Sed mi supozas, ke "Bibliomantio" estus pli esperanteca vorto, kvankam mi momente ne havas pruvilojn. -- Umberto 16:41, 25. Apr 2005 (UTC)

Mi ankaŭ dubas la pli bonan formon, mi pensis eĉ Biblidiveno, Esperanta, sed tro artefarita. Estas multaj "-mantioj" aŭ "-mancioj" sed mi ne trovis ion kun tiu pseŭdosufikso. Roberto 16:46, 25. Apr 2005 (UTC)


En Vocabolario Italiano-Esperanto de Carlo MINNAJA mi trovis: bibliomanzia = libroaŭgurado, perlibra divenado. La unua ŝajnas al mi plej taŭga. Kiu komparas kun alilingvaj artikoloj (krom interlingvao), rimarkas ke temas pri divenado per tekstoj, libroj kaj ofte (sed ne ĉiam) per biblio. Montanesko 08:19, 26. Apr 2005 (UTC)

LibroaŭguradoLibrodiveno ŝajnas al mi korektaj, se ni ne limigos al Biblio, sed al iu ajn libro. Vere, mi ne konas tiun praktikon uzante aliajn librojn, sed mi pensas ke eble la Korano aŭ la Vedoj taŭgus... Sed tiu ne estas la plej granda problemo. La vera problemo estas: oni konas multajn divenprocedojn kiuj ĝenerale oni nomis per internacia pseŭdo-sufikso -mantia (lt) (mi metas la exemploj en la latina): chiromantia, theomantia, cartomantia), ĉu ne estas aŭ estu en Esperanto pseŭdo-sufikso "mancio" aŭ "mantio"? Roberto 08:31, 26. Apr 2005 (UTC)

Kara Roberto, en esperantlingvaj tekstoj fakte troveblas (kvankam malofte) la vortoj kiromancio kaj geomancio. Ĉu do estu nova pseŭdosufikso -mancio? Je tiu via demando mi respondas per alia demando: kion ni gajnus per tio? Utila estas sufikso, kiu ebligas konstrui multajn novajn vortojn, kiujn oni ne (aŭ nur tre malvantaĝe) povas konstrui el aliaj vorteroj. Libroaŭgurado klare redonas la signifon sen necesigi ellernon de nova vorto. Librodiveno estas plia ebleco, sed povas esti misinterpretata diveno de libro (anst. per) , kio ĉe libroaŭgurado ne okazas. Grava malavantaĝo de bibliomancio estas, ke ĝi provokas miskomprenojn; kiu unuafoje renkontos ĝin, pensos tre verŝajne pri biblio en la esperantlingva signifo ne en la greka-latina. Geomancio eble plaĉos al amantoj de latinidaj vortoj, sed kion diros ekzemple ĉinoj kaj japanoj? Iom ironie oni povus komenti, ke bibliomancio estus pseŭdovorto, konsistanta el pseŭdoprefikso kaj pseŭdosufikso.
Sed serioze mi pledas mencii geomantia en etimologia noto kaj renomi la artikolon libroaŭgurado. Montanesko 09:42, 26. Apr 2005 (UTC)


Mi plene konsentas kun Montanesko (krom ke li ĵus skribis "geomantia" anst. "bibliomantia"). Alia tia vorto estas "nekromancio", kio tamen ne pravigus novan sufikson (kvankam antaŭ longega tempo mi uzis la vorton "tajpomancio" en rakonteto, kies titolon kaj daton mi ne sukcesas memori). Parenteze, tia estis ekz. la sorto ankaŭ de la vane proponita sufikso "-abo". Resume, "libroaŭgurado" estas perfekta formo, klara kaj nemiskomprenebla. - jc