Diskuto:Lingva familio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajnas al mi, ke la tuta artikolo Lingvaj_Familioj, kaj la respondaĵoj al ĝi ene de aliaj artikoloj, bezonas grandan poluradon, aŭ eĉ plenan reverkadon. Multo tie ŝajnas tre suspektinda. Ekzemple mi trovas tre strange, ke la Latina lingvo estas unu el la Latinidaj lingvoj. Esti ido de si mem ŝajnas maleble...

Aliflanke (multas la flankoj) ĉio ĉi pri lingvaj familioj estas tre neekzakta scienco. Ne ekzistas unu sola prava prezento de la lingvofamilioj de la mondo. Diversaj esploristoj havas diversajn sistemojn, kaj ili diverse klasas, kaj diverse nomas, la multajn familiojn kaj subfamiliojn. Krome la tuta kampo daŭre evoluas kaj ŝanĝiĝas. Tial necesas verŝajne simple elekti unu modelon, de iu fama kaj relative vaste respektata sciencisto, kaj poste Esperantigi tiun sistemon sen provoj ŝanĝi ion en ĝi (do, oni ne miksu diversajn sistemojn).

Bertilo WENNERGREN


Miaopinie unu sistemo bazita sur nur unu lingvistiksciencisto ne necese estas la plej bona maniero, ĉar ekzemple la lingvistiksciencisto, kiu estas la plej respektinda specialisto de lingvoj afro-aziaj ne necese estas ankaŭ specialisto de lingvoj kiel indiĝenaj australiaj. Tamen mi konsentas kun vi ke gravas uzi sistemojn respektatajn en la komunumo lingvistikscienca.

P. STOLTZ


Vi pravas, ke iuj lingvistoj povas esti kompetentaj nur pri parto de la lingvoj de la mondo, sed ne pri aliaj. Sed gravas ankaŭ, ke ĉiuj lingvo estu klasataj per la samaj ĝeneralaj kriterioj por distingi lingvofamiliojn. Da tiaj kriterioj kaj metodoj ekzistas tre diversaj. Per diversaj metodoj kaj principoj oni povas alveni al tute diversaj familiaj arboj por lingvoj. Tial povas esti grave ne miksi diversajn skolojn en unu granda prezento de ĉiuj lingvofamilioj. Tial ni evitu fliki kaj prilabori tian prezenton jen laŭ iuj principoj, jen laŭ aliaj (jen eble tute sen principoj...). Pli bone estas transpreni skemon el iu bona kaj respektata verko, kaj poste tiun skemon simple Esperantigi (se ni rajtas...). Bertilo WENNERGREN


Ĉu la artikoltitoloj "Kelta lingvaro" kaj simile estas bonaj? Mi ne trovis multajn ekzemplojn de la vorto "lingvaro" ester Vikipedio. Aliaj ebloj estus "Keltaj lingvoj", "Kelta lingvo" kaj "Kelta lingvofamilio". Verŝajne "Kelta lingvo" plej faciligus ligojn, sed tio ne estus ĝeneraligebla al okazoj, kiam lingvo kaj lingvofamilio havas la saman nomon. (Mi ne scias, ĉu tiaj okazoj ekzistas, sed eble povus ekzisti kaj "ĉina lingvo" kaj "ĉina lingvofamilio", ekzemple.)


Mi ("Lingvano") komencis tralabori ĉi tiun artikolon por ordigi ĝin. Ĝis nun mi faris la familiojn ĝis la urala. (2004-11-08)

Ĉu vi bone atentis, ke ĉiuj la jam ekzistantaj artikoloj retroviĝas en la nova ordigolisto ? Ekzemple mi ne plu vidas ligon al la artikolo Kanadaa lingvo. Se la nomo estas malĝusta renomu la artikolon, sed la ligo ne malaperu.

Eliott

Mi klopodas konservi ĉiujn ligojn. Mi ŝanĝis de kanadaa lingvo al kanara lingvo, kiu ŝajnas preferinda nomo. Intertempe mi atingis en mia unua tralaboro la finon de la listo, sed multaj unuopaj nomoj restas kontrolindaj. Lingvano, 2004-11-11.

Unu familio mankas[redakti fonton]

Nomiĝas Tai-Kadai en la angla. Kiel ĝi nomiĝas en Esperanto? 1 --Denizo 15:48, 10. Jan 2007 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la alilistigo de la Malta lingvo estas malĝusta, ĉar ĝia bazo ja estas semida. Kore --Tlustulimu 10:11, 19. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton. Genetike, Malta estas Semitic, sed ĝi havas statuson kiel mikslingvo.[1][2][3][1][4][3] Bennigauci 10:15, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Se ni aplikus tian difinon de mikslingvo, preskaŭ ĉiuj lingvoj devus esti difinitaj kiel tiaj. Sed la germana, kiu estas mia denaska, ĉefe estas ĝermana kun forta influo de la latinidaj, tre frua (antaŭ multaj jarcentoj) de la latina kaj tre malforta de la slavaj. Sed tamen ĝi restas ĝermana. Kore --Tlustulimu 10:19, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Ne tute ĝustigi. Germana sole uzas Germanajn vortfaradajn skemojn, dum Malta uz 3 malsamas. Eble ni inkluzivus ĝin en ambaŭ Semitic kaj Mikslingvo intertempe, kun noto klariganta. Dankon Bennigauci 10:23, 19. Aŭg 2008 (UTC)
Mi pensas, ke estas bona ideo meti ĝin en ambaŭ kategoriojn. Sed mi ne scias, kion opinias aliaj vikipediistoj. - Ĉu eble la statuso de la Malta lingvo kompareblas kun tiu de la jida lingvo, kiu ja estas ĉefe ĝermana kun forta hebrea resp. aramea elemento kaj slavaj influoj? Kore --Tlustulimu 10:28, 19. Aŭg 2008 (UTC)
En ordo, ĉi tiu estas la plej neŭtrala. Dankon. Bennigauci 10:35, 19. Aŭg 2008 (UTC)

La malta estas semida lingvo kiel la angla estas ĝermana, la persa estas irana, k la rumana estas latinida. Ĉiuj havas granda fremdvortaron, sed neniu estas mixslingvo. Kwamikagami 17:40, 23. Dec 2008 (UTC)

Lingvaro, ne "lingva familio"[redakti fonton]

"Lingva familio" estas eŭropa idiotismo. Esperante ĝi estu "lingvaro", kiel per la artikoloj. (Mi renomigis ĝin, sed oni ĝin retro-nomigis.) Kwamikagami 17:30, 23. Dec 2008 (UTC)

Sed tamen la titolo "lingva familio" estas preferata ĉi tie kaj tial lasenda. Kore --Tlustulimu 20:28, 23. Dec 2008 (UTC)
Kial ĝi preferatas? Kwamikagami 08:07, 27. Dec 2008 (UTC)
Tion vi prefere demandu (ankaŭ al vi mem) antaŭ ol vi entreprenas sisteme ŝanĝi bonajn vortojn, kiujn vi okaze opinias “eŭropaj idiotismoj”, kaj anstataŭigi ilin per viaj propraj hazardaj strangaĵoj. Lingva familio estas tute bona kaj trafa esprimo, kiu krome estas tradicia kaj registrita en niaj vortaroj. Ĝi estas pli bona ol “lingvaro” jam pro tio, ke oni parolas pri grupo, kies esenca trajto estas parenceco, deveno de unu pralingvo. Tiun nuancon tute ne esprimas -aro. La vorto familio estas uzata en analoga senco pri parencaj rilatoj ankaŭ en biologio. “Lingvaro” povas tute bone esti uzata ankaŭ pri diverstipaj lingvogrupoj, sed ĝi ne aludas unuavice pri deveno, parenceco. Ekzistas ankaŭ aliaj vortoj, kiuj povus esprimi parencecon (ekz. gento, klano, tribo), sed familio havas fortajn radikojn en ĉi tiu kampo, kaj estus simple konfuze klopodi anstataŭigi ĝin per alia esprimo.
Vi faris ankaŭ aliajn similajn fuŝojn, ekz. ŝanĝis finna al la neekzistanta “fena”, metis minusklojn anstataŭ majuskloj en lingvonomoj (do anstataŭigis unu tradicion per alia tradicio, nur simple pro via kaprico). Vikipedio ne estas loko por tiaj eksperimentoj kaj precipe ne por facilanimaj sistemaj “korektoj” pro okazaj geniaj pensoj. --Surfo 08:36, 29. Dec 2008 (UTC)
  1. 1,0 1,1 Stolz, T. (2003) Not quite the right mixture: Chamorro and Malti as candidates for the status of mixed language, in Y. Matras/P. Bakker (eds.) The mixed languages debate. Theoretical and empirical advances. Berlin: Mouton de Gruyter, pp. 271-315. P. 273
  2. Ignasi Badia i Capdevila; A view of the linguistic situation in Malta; Gencat; retrieved Jul 2008
  3. 3,0 3,1 Mori, Laura. The shaping of Maltese along the centuries: linguistic evidences from a diachronic-typological analysis. Conference "Maltese Linguistics / Lingwistika Maltija"; Universität Bremen; 18th-20th October 2007; retrieved Jul 2008
  4. Meakins, Felicity. 2004. Review of "The Mixed Language Debate: Theoretical and Empirical Advances." Linguist List.[1]