Diskuto:Listo de brazilaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzo de la prefikso "ge-"[redakti fonton]

Bonvolu konsideri tion, malfari la movon de Brazilaj esperantistoj al Brazilaj geesperantistoj. Laŭ argumentoj en la Diskuto:Gravaj geesperantistoj, ne estas necese uzi prefikson en la titolo.
--VerdLanco (diskutu) 14:21, 27. Dec 2004 (UTC)

Argumentoj pro ge-[redakti fonton]

Mi tute ne konvikiĝis pri tioj argumentoj! Al parolantoj de latinidaj lingvoj NEPRE oni devas montri la sekso pri la lingvaĵo. Kaj diras René de SAUSSURE en sia verko La Vort-Strukturo en Esperanto: La vortoj Ann, Elizabet, nimf, matron, entenas en si mem la pli ĝeneralan ideon de virinsekseco in'... Kontraŭe la vortoj knab, onkl, vir, bov entenas en si mem idieo ne de ino, sed de ulo (homo aŭ besto)... Do, la analizo de la vorto knabino estas la jena: knab'in'o = knabulino = ino knab ul... do resume: Knabino: ino de ulo el speco knabo. Pro tio, laŭ Saussure kaj mia lingvosento, kaj mi pensas la lingvosento de parolantoj de latindevaj lingvoj, Esperantisto estas "ulo (vira) el la speco Esperantist" kaj Esperantistino estas "ino de ulo el la speco Esperantist". Do "Esperantistoj" estas viraj uloj el la speco Esperantist, "Esperantistinoj" estas virinaj uloj el la speco Esperantist, "Geesperantistoj" estas viraj kaj virinaj uloj el la speco Esperantist.

Alie, pri ne uzo de inge--j kun ist mi jam vidis tion en Enciklopedio de Esperanto, do ne estas "nova" tendenco, sed tendenco de homoj el lingvoj kiuj ne faras tian ditingon. Alie, maksimume la prefikso ge- estas pleonasma, ne tute erara. Se vi havas solidaj argumentoj kontraŭ la prefikso ge- verku pri tio, sed se estas nur via "sento" aŭ opinio, tiuj ne konvikos min!

Roberto

Mi ne diras, ke estas eraro diri/skribi ge-, se vi certas, ke la listo enhavas ambaŭ seksojn. Kiel vi prave diras, tiam ĝi estas maksimume pleonasma, foje eĉ necesa. Sed estas mia aserto, ke la vorto esperantisto neniel implicas virsekson en moderna Esperanto, des malpli en pluralo. Do, se oni ne povas esti certa, ke la listo enhavas ambaŭ seksojn, aŭ se ne gravas la seksoj de la listanoj, esperantistoj laŭ mi estas pli bona elekto ol geesperantistoj.
--VerdLanco (diskutu) 20:33, 27. Dec 2004 (UTC)

Mi sentas "esperantistoj" kiel "viraj esperantistoj", ĉefe en Brazilo, eble en aliaj partoj de mondo, estas tre malmultaj virinoj kiuj zorgas pri kulturaj movadoj, pro tio, al mi gravas rimarki la partopreno de virinoj en brazila E-movado, kaj eble en aliaj regionoj de mondo. Ĝenerale, dum brazilaj E-rekontiĝoj, virinoj restas en aparta ĉambro parolante nacilingvon, kvankam oni provas stimuligi ilin al partopreno. La prefikso ge- almenaŭ montras ke Esperanto ne estas nur vira afero. Eĉ en Eŭropa movado, ŝajnas al mi ke partopreno de virinoj ne estas granda. Due, pure gramatike, mi ne povas akcepti ke kunteksto klarigas ke Esperantistoj estas gea vorto ĉar titolo estas izolita el la teksto, pro tio, ekster la kunteksto. Fine, la forigo de "ge-" ne estas "moderna" oni povas vidi tion en malnovaj tekstoj kiel en Enciklopedio de Esperanto de 1930. Do, pro ĉi tiaj ĉiaj argumentoj mi pensas ĵuste la titoloj per Geesperantistoj.

Via argumento pri virina E-agado en Brazilo estas grava, se tie vere statas tiel, kiel vi priskribas. Do — se vi pensas, ke en Brazilo gravas emfazi, ke partoprenantoj estas de ambaŭ seksoj — mi ne plu kontraŭas uzi ge- en la titolo Brazilaj geesperantistoj.
Tamen bonvolu noti, ke en Esperanto, -isto kaj -istoj ambaŭ estas sekse neŭtraj sufiksoj. Via (persona aŭ kultura) "sento", ke ĝi estas pli vira ol ina, ne ŝanĝas la fakton, ke laŭ hodiaŭa Esperanto-gramatiko la sufikso estas same ina kiel vira. La solaj virseksaj sufiksoj en Esperanto estas -ĉjo kaj (neologisme) -iĉo. La solaj inseksaj estas -njo kaj -ino. Pluralo sen ge- implicas nuran virsekson nur se temas pri vira vortradiko, kaj da tiaj ekzistas nur malmulte (imamo, patro, princo, sinjoro, taŭro kaj kelkaj aliaj).
Laste, neniu asertis, ke kunteksto diktas la bezonon/nebezonon de ge-. Mi diris, ke oni uzu ge- se gravas, ke ambaŭ seksoj estas reprezentataj. Analogie oni diru ekz-e blankhaŭtaj homoj nur se gravas la haŭtkoloro. (Nura homoj ne malebligas, ke la priparolita grupo konsistas ekskluzive el blankhaŭtuloj; la signifo de homoj estas simple pli vasta ol tiu de blankhaŭtaj homoj. Same, esperantistoj havas pli vastan signifon ol geesperantistoj.) Laŭ mi, tio ĉi neniel temas pri kunteksto, temas pri signifo. La signifo de la vorto restas la sama, ĉu la vorto aperas en titolo, ĉu ene de teksto.
--VerdLanco (diskutu) 09:27, 28. Dec 2004 (UTC)


Pri ĉi tiu temo mi nun proponis baloton ĉe Vikipedio:Babilejo/geludo. Marcos 20:55, 12. Jan 2006 (UTC)

Ĉu estas iaj "normalaj" neomaĝitaj esperantistoj el Brazilo? Petro 29. Apr 2006 07:11 (UTC)