Diskuto:Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi persone dubas ĉu tia listo havas sencon, konsiderante ke ĝis nun tiom malmultaj "burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato" havas propran e-lingvan vikipedian artikolon. Sed se la listo ekzistas, ĝi almenaŭ funkciu. Tiucele mi klopodis funkciigi ĝin, kaj eviti ke ĝi aspektas senkonsidere elkopiita el la germana kaj enkopiita en la e-lingvan vikipedion, kun nur parta traduko de la germanlingva teksto al Esperanto... Fine post sufiĉe granda fortostreĉo mi sukcesis. Tiel-ĉi povas resti, kvankam post iom da monatoj ankoraŭ revizieblas ĉu forigi iujn pliajn ruĝajn ligilojn, kaj meti simplajn vortojn sen internaj ligiloj, pri historiaj personoj aŭ dinastioj sen ekster-regiona signifo, se e-lingvaj artikoloj pri ili dum monatoj kaj monatoj ne kreiĝos... ThomasPusch (diskuto) 20:50, 18 Nov. 2013 (UTC)

PS: Precipa laboro, krom krei multegajn artikolojn por forigi ruĝajn ligilojn el la listo, estus ankoraŭ aldoni po bildon al laŭeble ĉiu lista linio. Sed funkciopova la listo ankaŭ jam estas nun - antaŭvidatas loko en ĉiu lista linio por estonte metebla foto. ThomasPusch

Dum la lastaj tagoj la listo pluprilaboriĝis, precipe aldoniĝis fotoj, sed bazo de tiu plulaboro ne estis la de mi formatigita listo de la 19-a de novembro, sed pli frua, malpli prilaborita versio, tiel ke la nuna paĝo denove estas misformatigita kaj enhavas multajn misojn, kiujn mi jam forprenis: ekzemple la blua kategorio Historio de Rejnlando-Palatinato denove ŝanĝiĝis al ruĝaj kategorioj Burgo Kastelo Fortikaĵo, denove postuliĝas ruĝaj artikolonomoj kiel komunumo Abenheim, kiu verdire estas (kaj tekste jam estis) urboparto Worms-Abenheim, postuliĝas ruĝaj artikolonomoj pri pluraj urbopartoj de Koblenz, sen ke estus tiuj artikoloj (laŭ mia juĝo, dubokaze pli bonas blua ligilo al urba artikolo ol ruĝaj ligiloj al postulataj, sed ne troveblaj artikoloj pri unuopaj kvartaloj...). Tamen kompreneble mi ne emas je redaktomilito, persone tre estimas la redaktanton Wolfgang Bohr, kaj ne volas investi mian tempon je helpo pri "riparo" de alies misfunkcia listo, se tiu laboro poste estas remalfarata. Tamen estus plurobla laboro nun reripari la listoformatigon, kaj poste eble eĉ riski plian fojon forviŝi la riparon: Mi forte rekomendas enkonstrui ĉiujn adaptojn en la ĝuste formatigitan liston de la 19-a de novembro, en kiu ĉiuj kolumnoj tutpaĝe same larĝas. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:25, 27 Nov. 2013 (UTC)

Kara Thomas, dankon por viaj rimarkoj. Intertempe mi ankaŭ dubas pri la utileco de la listo, sed en Vikipedio ekzistas multaj listoj. Mi planas aldoni fotojn kaj kompletigi la mankantan tekston iom post iom. Por tio mi ordigas la liston lau la distriktoj, ne laste, ke malgrandaj listeroj estas pli facile prilaboreblaj. Estus bone, se vi ne kontaŭlaboras mian planon. --Wolfgang Bohr (diskuto) 17:29, 27 Nov. 2013 (UTC)

Kompreneble mi ne kontraŭlaborus vian agadon, mi ankaŭ ne plu pridubas la ekzistorajton de la listo, alikaze mi ne kontribuus. Sed tamen mi pensas, ke la listo en fina stato KAJ estu informa, laŭeble sen ruĝaj ligiloj, KAJ aspektu profesiece (tio ne estas kontraŭdiro: facile eblas ambaŭ). Kaj pri formatigo mi daŭre pensas ke dezajno kiel tie-ĉi preferindas al la malpli formatigita formo tie-ĉi. Ĉu vi konsentas pri la grafika formo, kiun vi mem antaŭe ek-aplikis en parto de la paĝo, sed ne kompletigis? Se jes, aŭ vimi povus restarigi la grafikan formon en konsidero de ĉiuj intertempe aldonitaj fotoj kaj tekstaj informoj, por ke neniu enhavero perdiĝu. Mi ja diskutas la procedon ĝuste por eviti kontraŭlaborojn.
Plia temo: Mi vidas ke vi diligente aldonas novajn artikolojn kiel ekzemple kastelo Burgbrohl, por "bluigi" ruĝajn literojn de la listo. Tre laŭdinde. Rilate al tiuj novaj artikoloj mi havas du petojn: Unue belus se vi aliĝus al la kutima normo skribi "eksteraj ligiloj", ne "retligoj". La formo "ligilo" por la angla vorto link delonge kutimiĝis en komputilista esperanta lingvouzo (belas eviti ambiguecon rilate al la vorto "ligo"=konekteco aŭ speco de asocio). Mi persone toleras la alternativan vortumon "retaj ligiloj", tamen pro unueco tamen tendencas al la plimulte uzata "eksteraj ligiloj", sed "retligoj" ŝajnas al mi tro diferenca de la kutima formo. Due: Kategorioj fine de la paĝo estu utilaj, kaj neekzistaj kategorioj ne havas praktikan utilon. Bonus se AŬ vi tekste menciu novan kategorion, ĝis nun ne ekzistan, kaj tuj poste kreu ĝin, AŬ vi limiĝu al la ekzistantaj kategorioj. En la ekzemplo de kastelo Burgbrohl tio signifas, ke tute bonas kaj pragmatismas simple uzi la kategorion kategorio:distrikto Ahrweiler (ne estas regularo, ke la kategorio nur enhavu artikolojn pri la komunumoj kaj komunumaroj, senprobleme ankaŭ povas enesti pliaj tekstoj pri ekzemple montoj, lagoj, muzeoj aŭ kasteloj en la distrikta teritorio. Korajn salutojn al Bad Neuenahr-Ahrweiler, ThomasPusch (diskuto) 14:34, 16 Dec. 2013 (UTC)