Diskuto:Listo de grekaj verkistoj (moderna epoko)
Aldoni temonLa listo de 2013 estas simpla kopio de la germana vikipedio. Ĝi metas ruĝajn ligilojn al ĉiuj nomoj, do peras la konvinkon ke biografioj en Esperanto ekestu por ĉiuj verkistoj. Tio estas tre ambicia celo, sed bone, en listo de internaj ligiloj ankaŭ multaj ruĝaj ligiloj permeseblas. Sed la listo mem estas malperfekta. Unue ĝi nur parte jam estas en Esperanto: germanaj vortetoj kiel "auch" (ankaŭ) en esperanta teksto estas misaj, la grekaj nomoj al Esperanto ne latinliteriĝas laŭ la germana ortografio, sed laŭ esperanta (komparu la helpan paĝon Esperantigo de vortoj el greka fonto) - personaj kaj same geografiaj: Zakynthos[??y??th??-os??] por la insulo Ζάκυνθος eterne restos ruĝa ligilo, ĉar tiuj literoj tute ne rezultigas sencon en Esperanto, sed ZakintoPIV ekde multegaj jaroj ekzistas kiel artikolo (ekde 2006, antaŭ 19 jaroj).... Kaj kompreneble, por ke oni facile trovu la originan nomon, greke literumita variaĵo de la personoj sen artikoloj tre bonvenas (ĝi jam estas ĉe iuj nomoj, sed neniel ĉe ĉiuj). Indikiĝas vivantaj homoj, kiuj naskiĝis en 1913 - neniel povas esti ke tiu homo ankoraŭ vivas en 2025, kaj ankaŭ ĉe homo naskiĝinta en 1924 dubindas ĉu la verkisto ankoraŭ vivas kiel 100-jarulo nun, aŭ ĉu oni simple forgesis noti mortojaron.[1] Sume, tre bonvenas indiki la vikidatuman kodon pri la homo, por pli bone kontroli ekzemple vivdatojn kaj vidi en kiu lingvo aŭ kiuj lingvoj jam estas teksto(j) - relative multaj tekstoj nur ekzistas en la greka, ne en iuj de la 10 plej grandaj vikpediaj lingvoj - tio igas la ambicion voli havi tekstojn pri ĉiuj en Esperanto ankoraŭ pli ambician! Do vere havi bonan kaj uzeblan liston estas unua antaŭkondiĉo por kreado de ĉiuj biografioj - sed eĉ se la listo perfektas, tio ne signifas ke per tio jam unusola artikolo fariĝis. Artikoloj kompreneble nur ekestas kiam oni kreas ilin. Bonan ŝancon pri la tre ambicia celo... ThomasPusch (diskuto) 18:45, 5 mar. 2025 (UTC)
PS: Eta aldono: la granda literatura ĝenro de ne-poemoj nomiĝas prozo, kaj profesiaj verkistoj en tio nomiĝas "prozisto", ne "prozaisto"... Kaj teknika aldono: Pri du nomoj troveblis entute nenio en la viki-projektoj: nenio en vikidatumaro, nenio en la greka aŭ iu alie vikipedio, en la vikimedia komunejo kompreneble ĉiukaze ne. Tiujn du nomojn mi provizore kaŝis per <!- .. ->. Kaj mi metis kritikan noton al la germanlingva listo, kie same kiel ĉe ni la nomoj estas ruĝaj literoj kaj de kie oni en 2013 kopiis la asertojn ĉi tien. Se la germanoj konvinkiĝos ke vere la nomoj estis onidiroj, blufoj, kaj elmetos la nomojn el la germana origina listo, tiam ni ĉi tie ankaŭ povas komplete forstreki la du nomojn nun kaŝitajn. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 7 mar. 2025 (UTC)
>> Sekve: intertempe la nomoj ĉiuj ekzistas en origina greka formo kaj en bona esperanta latinliterigo, ne simple per laika germanlingva formo.
Farite Kaj iuj vikidatumaj kodoj ankaŭ elserĉiĝis. Estas entute 186 nomoj, pri 10 jam delonge estas esperantaj artikoloj, pri la restaj 176 nomoj ekde la metoj de la listo en 2013 ankoraŭ neniu teksto ekestis. Sed se nun oni per la vikidatumaj kodoj aŭ per serĉado de la grekaj nomoj en la greka vikipedio povas facile atingi la malmultajn alilingvajn tekstojn (ne malmultaj artikoloj ekzistas nur en la greka, iuj nur en la angla kaj ne en la greka), eble la esperanta vikipedio rapide estos la dua fakula vikio pri greklingvaj verkistoj, krom la greka vikipedio...
- ↑ Du tiaj kazoj jam estas kontrolitaj intertempe: Tasos Athanasiadis, Τάσος Αθανασιάδης (1913-, d:Q7687593) fakte mortis en 2006 kaj Renos Apostolidis, Ρένος Αποστολίδης (1924-, d:Q7313431) ne plu vivas ekde 2004.