Diskuto:Listo de rusiaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "rusaj" aŭ "rusiaj"?[redakti fonton]

(Kopiita de Vikipediista diskuto:Verdlanco.)

[Verdlanco] kreis Kategorion:Rusiaj esperantistoj. Nun bonvolu ĉiujn artikolojn korekti en tiu kategorio al Kategorio:Rusaj esperantistoj, kiu estas ĝusta. Petro 22. Maj 2006 07:03 (UTC)

Rusiaj esperantistoj ŝajnas pli ĝusta nomo por tiu kategorio. Ĝi sekvas kaj enlandan tradicion, kaj la faktaron. - Slavik IVANOV 07:52, 22. Maj 2006 (UTC)
Yekrats kaj Petro ne donis ajnan kialon por sia vidpunkto. Ŝajnas al mi, ke Yekrats simple movis la paĝon Rusiaj esperantistoj al Listo de rusaj esperantistoj sen ajna diskuto, kaj Petro kreis la kategorion Kategorio:Rusaj esperantistoj kvankam Kategorio:Rusiaj esperantistoj jam ekzistis.
Slavik almenaŭ donis kialon (eble iom bombastan) por sia vidpunkto (vidu ĉe Kategorio:Rusaj esperantistoj).
Do dume mi ne sentas bezonon movi ion de Kategorio:Rusiaj esperantistoj al Kategorio:Rusaj esperantistoj.
Se pludiskuti tion ĉi, bonvolu fari tion en Kategoria diskuto:Rusiaj esperantistoj.
--VerdLanco\(diskutu) 22:34, 23. Maj 2006 (UTC)
Laŭ plurfoje klarigitaj kialoj mi movis ĉi-paĝon al la nova nomo "Listo de rusiaj esperantistoj". - Slavik IVANOV 09:38, 7. Okt 2006 (UTC)

Ne plena[redakti fonton]

La listo ne estas plena. En Rusio ekzistas ankaŭ aliaj esperantistoj. Aŭ mankas kriterio por akceptado de esperantistoj en ĉi-liston. --Dima41 (diskuto) 19:16, 11 Jul. 2013 (UTC)

La listo ne estas kaj neniam estos tute "plena", pri tio tute pravas Dima. Laŭ mi ne sencas aldono de la ŝablono {{ne finita}}, kiu esprimus la kritikon de "ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj." Videble tute ne temas pri artikolo, sed nur pri vikipedia teknika helpilo listigi homojn de certa eco (ĉi tie esperantistoj vivantaj aŭ vivintaj en Rusio), pri kiuj (1) estas aŭ (2) dezirinde estu artikolo en la e-lingva vikipedio. Pri la unua kriterio ne estas dubo: se pri rusia esperantisto estas artikolo en la e-lingva vikipedio, facilas simple aldoni la nomon al tiu-ĉi listo. Pri la dua kriterio estas malpli facile: por eviti inflacion de ruĝaj ligiloj, kies "alvokojn je kreo de novaj artikoloj" la aktivaj vikipedianoj ne sukcesus (aŭ pro persone aliaj interesoj ne dezirus) plenumi, indas laŭeble limigi sin al laŭeble malmultaj nomoj de esperantistoj sen ajna mencio en vikipedio. Mi facile komprenas se homo juĝas tian liston sen tre granda praktika utilo (mi mem juĝas tiel), sed evidente estis vikipedianoj kiuj kreis tian liston en pli frua tempo kaj ĝi klare ne domaĝas, kaj do povas resti. Pliplenigo de la listo per bluaj ligiloj estas tre bonvena, kaj nenio malhelpas tion. ThomasPusch (diskuto) 19:56, 20 Aŭg. 2013 (UTC)