Diskuto:Lubondai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi formetas la frazon "John Stockwell naskiĝis en Lubondai en 1937.", ĉar mi ne sukcesas spuri ajnan referencon por tiu aserto. E-lingva artikolo John Stockwell ĉiukaze ne estas, kaj inter aliaj vikipediaj branĉoj mi nur en la anglalingva branĉo trovis iun John Stockwell, CIA-oficiston, kiu efektive naskiĝis en 1937, sed en Teksaso, tute ne en Lubondai. Kaj neniu alia samnomulo taŭgus por la informo. Ah: Tamen iu spuro. En la fonto http://www.thefinertimes.com/Spies/john-stockwell-cia.html estas la frazo "Stockwell was born in Texas in 1937 (although some say it was Lubondai)." Bone, tiu frazo elstarigas ke temus pri onidiro, do ankaŭ ĝi ne estus pruvo pri fakteco de la informo. Se reenmeti la informon, kaj verki artikolon pri la CIA-oficisto, tiam la onidira naskiĝloko Lubondai estu bone pruvata per fidinda kaj konvinka ekstera referenco. ThomasPusch (diskuto) 19:50, 20 Jul. 2014 (UTC)