Diskuto:Majtila lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Maitila lingvo)

Patrina lango[redakti fonton]

patrina lango! ;-)

Jes. Ankaŭ mi ne certas pri tio. Eble tio estas ordinara esprimo en la hindia angla? Ili havas interesajn esprimojn. Iam mi aŭdis aludon al hotelaj gastoj kiel "pasaĝeroj" de la hotelo. Ĉu iu scias? Mi metis la demandon ĉe la koncerna angla diskut-paĝo. Bill O'Ryan 10:13, 23. Jun 2007 (UTC)
En ĉiuj variantoj de la angla, laŭ mia scio, oni diras "mother tongue" en la senco de "denaska lingvo", ĉu ne? Renkontante la vorton "tongue" en la angla oni devas decidi ĉu temas pri "lango" aŭ "lingvo", same kiel ĉe la Esperanta vorto "plumo" oni devas decidi ĉu la angla traduko estu "feather" aŭ "pen". Ĉi-semajne mi estas lacega pro severa malvarmumo, sekve mi nur mokis anstataŭ korekti. --Haruo 19:23, 24. Jun 2007 (UTC)
Kompreneble tongue signifas "lingvo"; tio estas apenaŭ diskutebla. Kaj ĝis mia propra sperto mother tongue ordinare signifas "denaska lingvo" — certe tiel en mia propra lingvuzo. Bedaŭrinde, la angla frazo, Maithili has been considered a dialect of both Hindi and Bengali, and in fact was classified as a mother tongue of Hindi in the Census of India. (verkita jam antaŭ multaj aliaj redaktoj, antaŭ jaro de aninomulo 140.142.170.119), parolante pri la klasifikeco de la maitila, ne bone subtenas tian interpreton. Koncerne la vortgrupon patrina lingvo, se lingvoj troviĝas en familioj, kaj se oni parolas pri fratinaj lingvoj, lingvoj tutcerte, kiel ĉiuj ordinaraj nodoj en arbostrukturoj, devas have patrinajn lingvojn/nodojn. Konsentite, ke se tia neordinara interpreto estis la celo de la frazo, ĝi meritis plian klarigon. Minimume, la frazo estas plumpa: kial kaj anstataŭ sed?
Aliflanke, oni povus konsideri tiun anglan frazon simple fuŝa. Eble, ekzemple, la celo estis diri mother tongue of Hindi speakers in (patrina lingvo de parolantoj de la hindia). Eĉ tiam la frazo estas plumpa kaj konfuza: ĝi impresas sinkontraŭdira sen necese esti tia.
Mi bedaŭras legi, ke vi suferas de malvarmumo. Tre mizera afero!! Esperinde, la ĝuo mokklarigadi helpos vin tre rapide resaniĝi kaj energiiĝi, ke energiiĝinte se vi certos pri la ĝusta pretendo de la barata censo, vi povos fari la plej konvenan korekton aŭ bonstiligon. Vi estas tre bonvena fari tion.
Intertempe, mi invitas vin por via ĝuo kaj bonhumorigo, (kaj por la plia bonigo de vikipedio!) trafrandi miajn kontribuaĵojn, kie vi certe trovos multajn aliajn korektendajn fuŝaĵojn kaj mokindaĵojn. Ek! Vikipedio ĝis nun estas lacige tro serioza kaj gravmiena afero! Mi (kaj sendube ankaŭ aliuloj) ŝatus kunĝui vian ridadon.
Kunlaboreme via, Bill O'Ryan 21:27, 24. Jun 2007 (UTC)