Diskuto:Makro-ĵea lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikollo Makro-ĵea lingvaro estas aserto ke la panara lingvo de Venezuelo apartenus al ĝi. Sed samtempe la artikolo asertas ke la lingvofamilio parolatas en la brazilaj subŝtatoj "Norda Rio-Grando, Cearao, Paraibo, Maranjo, Parao, Bahio, Gojaso, Mato-Groso, Suda Mato-Groso, San-Paŭlo, Minas-Ĝerajso, Paranao, Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando" ... do neniel en kariba Venezuelo. Estas iu mallogikaĵo en tio. Supozeble en Brazilo ekzistas plia lingvo, kiu esperantigeblus "parana lingvo", sed ne identas kun la indiana lingvo de Venezuelo. Provizore mi reelmetas el la teksto pri la venezuela lingvo la kategorion "Makro-ĵea lingvaro", kaj en la artikolo pri la lingvaro ŝanĝas la membron panara lingvo al panara lingvo (Brazilo). Sed per tio kompreneble ankoraŭ ne kreiĝis identiga artikolo pri la "panara lingvo de Brazilo". ThomasPusch (diskuto) 14:32, 7 Okt. 2013 (UTC)