Diskuto:Maldekstra Partio (Germanio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verko de dekstrulo, kiu evidente ne ŝatas la programon.

Redirekto de WASG, ktp. ne estas konvena, ĉar ĉi tiuj partioj havas propran historion. Oni ne povas redirekti de SPD al SED, nur ĉar iam okazis fusio. --149.234.246.222 11:05, 3. Apr 2008 (UTC)

Prezidantoj[redakti fonton]

La prezidantoj ne plu estas Lothar Bisky kaj Oskar Lafontaine, sed Gesine Lötzsch kaj Klaus Ernst. —La komenton aldonis, sen subskribo, 87.123.179.145 (diskuto • kontribuoj)

Saluton. Mi ĵus korektis tion. Krome mi anstataŭigis la tabelan informkeston per ŝablona informkesto. Por tio ja uzeblas {{Informkesto partio}}, kiun mi krome prilaboris. --Tlustulimu 20:56, 21 Jun. 2011 (UTC)


Reklamo?[redakti fonton]

Partiismo, propagando, aŭ varbado estas malpermesita: komerca, politika, religia, kaj aliaj dorlotprojektoj. Estus bonvena se artikolo raportas pri la temo, de neŭtrala vidpunkto. Eble vi anstataŭ volus lanĉi blogon aŭ retforumon se vi volas konvinki homojn pri la meritoj de viaj personaj vidpunktoj.

Nu, mi estas tute por minimuma horpago de 8 euroj. Ĝi laŭ mi prefere estu eĉ 18 eŭroj. Sed ĉu via bildo de slogano pri tio ne jam limas reklamon - do estas kontraŭ la statutoj de Vikipedio?

--Pejno Simono 08:45, 23 Jun. 2011 (UTC)

Mankas jaroj[redakti fonton]

Ne havas sencon diri, ke la partio havas tiom da sidoj ie, se oni ne samtempe mencias la jaron. Same pri "nunaj" estroj ktp.

--Pejno Simono 08:45, 23 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno. Dankon pro la ideo pri la jaro. Mi ĵus aldonis informon pri la jaro al la sidoj en la parlamento. La aliajn mi ankoraŭ devus eltrovi. Ĉu vi eble havus ideon kiel? --Tlustulimu 10:35, 23 Jun. 2011 (UTC)