Diskuto:Malsuprasilezia provinco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas movi ĉi artikolon al Malsupra Silezio. Oni povas paroli pri "malsupra tereno" (t.e. "ebena, nemonta"), sed ĉu pri "suba"? Finfine ja la tuta Silezio situas sub la ĉielo kiel ĉiuj regionoj... Kp. kun Diskuto:Afriko sude de Saharo. Bab 18:34, 14. Apr 2005 (UTC)

Jes, kompreneble. Do, mi movis la paĝon. Amike, Unukorno 10:12, 15. Apr 2005 (UTC)

Ankaŭ mi unue intencis skribi Malsupra Silezio, poste sekvis la vortumon trovitan en la art. Silezio. MS estas preferinda. Montanesko 12:51, 15. Apr 2005 (UTC)

Se vi movis la artikolon tiel lerte, bonvolu ankaŭ transskribi nomojn de Malsupra Silezio (vojevodio), kiu estas parto de Pollando, kaj Malsupra Silezio, kiu estas parto de Silezio! Tio estas simila situacio, kiel ĉe nomoj de historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio. Mi ne plu korektos ilin. Petro 30. Maj. 2005 17.52 (UTC)

Bonvolu vidi ankaŭ artikolon pri Ĉeĥa Silezio. Petro 30. Maj. 2005 17.55 (UTC)


Indus enplekti la ŝablonon {{Informkesto vojevodio}} (kiel en la paĝo pri Opolio) ... kaj ĝenerale iom vastigi la paĝon.

ThomasPusch 19:52, 14. Apr 2008 (UTC)

Artikola titolo[redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 2008 la artikolo "Malsupra Silezio" (laŭ mia impreso sen diskuto, aŭ ĉu mi nur ne trovis ĝin?) estis alinomita al "Malsuprasilezia Provinco". La ideo sendube estis, diferencigi inter la nuna provinco (vojevodio) de la pola ŝtato kaj lasi eblecon krei apartan artikolon "Malsupra Silezio" pri la historia regiono de Silezio, kiel faras aliaj vikipedioj (Q2353353). Ĝis nun tia aparta artikolo ankoraŭ ne kreiĝis, kaj la titolo "Malsupra Silezio" restis nura alinomilo al la artikolo nun nomata "Malsuprasilezia Provinco". En Esperanto sovi la vortojn "malsupra Silezio" al unu adjektivo "malsuprasilezia" malkutimas kaj estas mallerta provizoraĵo, kiu sendube ŝuldiĝas al la provo laŭeble proksimege traduki la polan adjektivon "dolnośląskie". Tamen mi ne pensas ke necesas tiom tordi la lingvouzon de Esperanto por kiom eble proksimiĝi al la pola vorto - Esperanto tamen ne estas variaĵo de la pola kun ties gramatiko kaj pli latina vortprovizo, sed estas memstara lingvo. La pli esperantlingva vorto estus "provinco Malsupra Silezio" (aŭ, kiel vortumas la pola kaj preskaŭ ĉiuj aliaj eŭropaj lingvoj, "vojevodio Malsupra Silezio"). ThomasPusch (diskuto) 18:22, 13 Nov. 2015 (UTC)

Artikola komenco[redakti fonton]

La historia resumo komence de la teksto nun estas tre distordita. La teksto informas ke post la 3-a jarcento (kiam la silingoj foriris) "plu ĝi apartenis sub Grandmoravia imperio, post disgfalo de la imperio ĝi ankoraŭ momenton restis kun ĉeĥaj landoj, sed poste ĝi falis por mallonga tempo al Pollando", sen informo kio estis post tiu "mallonga tempo". Klikoj rapide informas ke la Grandmoravia imperio ekzistis nur dum parto de la 8-a jarcento, ke poste Malsupra Silezio restis multajn jarcentojn en ĉeĥaj landoj aŭ pli bone en germanlingva reĝlando Bohemio, ĝis ekzakte en 1742 ĝi transiris al reĝlando Prusio. Do inter tiuj etapoj supozeble restas multaj jardekoj, en kiuj probable gravis regado de lokaj grafoj kiujn lokigi laŭ nuntempaj konceptoj de naci[ism]aj ŝtatoj eble pli servas al nacia propagando ol ke ĝi fidinde priskribas la historion. Sed ĉiukaze la supra teksto malĝustas, ĉar ĝi ŝajnigas de la moravia imperio sekvis tuj post la silingoj, la "momento" en ĉeĥaj landoj certe estas maltroigo, kaj ke la transiro de reĝlando Bohemio al reĝlando Prusio kaj ke la sekvaj du jarcentoj da prusa Silezio, nur finitaj per stalinisma forpelo de milionoj da poloj kaj germanoj, ŝajnas tute ne ekzistantaj, indikas frapan prisilentemon. Mi neniel volas profundiĝi en detala listigo, kio okazis al unuopaj vilaĝoj de la posta regiono en unuopaj jaroj de la 5-a, 7-a aŭ 9-a jarcentoj, sed resuma frazo tamen devas pli-malpli fidinde sekvi la veran historion, ne redukti iujn etapojn al "momento" kaj "mallonga tempo" kaj aliajn jarcentojn plene prisilenti. ThomasPusch (diskuto) 23:44, 2 apr. 2022 (UTC)[Respondi]