Diskuto:Mantuka tago

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinias la tradukon "bantuko" netaŭga kaj petas restarigon de la antaŭa nomo "mantuko". En la angla, "towel" havas ambaŭ signifojn ("mantuko" kaj "bantuko"), sed en aliaj lingvoj, inkluzive de esperanto, ekzistas apartaj vortoj por tiuj aĵoj. Mantuko estas tuko malgranda, kiu kutime pendas apud lavabo kaj per kiu oni sekigas la manojn post ilia lavado, dum bantuko estas tuko pli granda, per kiu oni povas kovri la tutan korpon kaj kiun oni kutime uzas por sekigi sin post sinbanado. La distingon konfirmas ekzemple la germanaj vortoj "Handtuch" por "man-tuko" kaj "Badetuch" por "ban-tuko", aŭ la ĉeĥaj vortoj "ručník" por "mantuko" kaj "osuška" por "bantuko". Krome, ambaŭ vortoj troviĝas ankaŭ en PIV (nur bedaŭrinde la precizan difinon mi nun ne povas trovi, ĉar ne havas ĝin ĉemane). Pri la traduko de germana "Handtuch" kiel "mantuko" diras ekzemple ĉi tiu paĝo, kaj la fakton, ke la vorto "Handtuch" uziĝas kaze de la Petveturista gvidlibro konfirmas la mencio en la oficiala paĝaro pri la Tago ĉi tie (serĉu la vorton "Handtuchtag" tie). Ankaŭ ĉeĥe la nomo estas "ručníkový den", do "mantuka tago" (ne "bantuka", kiu estus "osuškový den"). Tio laŭ mi estas jam seriozaj kialoj por renomi la artikolon al la originala nomo Mantuka tago. Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:50, 25. Maj 2006 (UTC)

La artikolo Bantuka tago estis movita al Mantuka tago kaj komune kun ties diskuta paĝo poste forigita pro mistitolita nomo. Petro 25. Maj 2006 10:25 (UTC)

Mi legis la verkon portugale. En la portugala towel = toalha, sekve mi neniam pensis se estis bantuko aŭ mantuko, sed em mia lando neniu portas mantukon dum vojaĝo, sed bantukon, evidente, en Eŭropo la bano eble ne estas sufiĉe ofta por ke homoj portas bantukojn dum vojaĝojn...Roberto 05:34, 26. Maj 2006 (UTC)