Diskuto:Marilyn Monroe

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto hodiaŭ elektiĝis elstara artikolo, kaj ekde morgaŭ ankaŭ estos vikipedia artikolo de la semajno. ThomasPusch (diskuto) 18:54, 1 Nov. 2015 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Jen la kategorio de la paĝo, sed kiam mi redaktas iuj ne aperas. Naskiĝintoj en 1926Mortintoj en 1962Premiitoj de Ora GloboVirinojNaskiĝintoj la 1-an de junioVivantaj homojUsonaj aktorojUsonaj fotomodelojArtistnomojMarilyn MonroeMortintoj pro drogoj | [–] Kaŝitaj kategorioj: Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kBElstaraj artikoloj de nekonata datoElstaraj artikolojArtikoloj de la semajno en 2015Paĝoj kiuj uzas ISBNajn magiajn ligilojn

kial "vivantaj homoj"? kial la mortdato ne aperas en kategorio? —La komenton aldonis, sen subskribo, Sj1mor (diskuto • kontribuoj)

Saluton, @Sj1mor:. Estus bone, se vi estonte subskribus diskutopaĝojn. - Kelkaj kategorioj ne aperas en la fontokodo de artikolo, ĉar ilin aperigas ŝablonoj. La superflua kategorio "Vivantaj homoj" eble aperas, ĉar estas aĉa fuŝo en {{vivtempo}}. Ĝi verŝajne havas problemon, se en la rilata Vikidatuma ero (ĉikaze d:Q4616) du mortodatoj estas listigitaj. Bedaŭrinde mi ne ŝanĝis la ŝablonon al Lua-baziĝinta ŝablono. Do, la eraron prefere korektu la fuŝinto de {{vivtempo}}. --Tlustulimu (diskuto) 10:22, 5 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Robin van der Vliet: Jen tasko por vi. Alie la ŝanĝo al Lua-baziĝinta ŝablono eventuale eĉ devus esti malfarata. Ne estas mia tasko malfuŝi ies fuŝaĵojn de modulo, precipe se mi ne scias manke de konvena dokumentado pri programaj ruzaĵo aŭ trukoj, kiel la modulo laboras aŭ kion la programinto eble celis. --Tlustulimu (diskuto) 10:22, 5 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor kaj Tlustulimu: Mi ĵus riparis la problemon en la artikolo. Mi devas iam plibonigi la dokumentpaĝon pri la ŝablono kaj ĝia modulo. Jen rapida kaj mallonga priskribo: Per la unua parametro oni indikas la nomon, per la dua parametro oni indikas la naskiĝdaton kaj per la tria parametro oni indikas la mortdaton. Kiam oni ne enmetas unu el la datoj, la modulo provas preni la daton de Vikidatumoj. Kiam en Vikidatumoj ne aperas dato aŭ kiam aperas pluraj egalrangaj datoj, la modulo ne povas preni daton. (Ĉi tio estas tute intenca, oni ja ne volas, ke la modulo faru arbitran decidon!) En tiu okazo la modulo ne montras kategorion por tiu dato. Kiam ne estas mortdato kaj la persono naskiĝis post 1900, la skripto antaŭsupozas, ke la persono ankoraŭ vivas, alie la skripto konsideras rin mortinta. Espereble ĉi tio klarigas ĉion sufiĉe por nun. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:41, 5 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]