Diskuto:Marmora Maro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kial ne Marmora? Kial enkonduki konfuzigan vorton? Ni hungaroj tradukis la nomon kiel Márvány-tenger- Marmora Maro. Narvalo 21:54, 27. Okt 2005 (UTC)

Same en la rusa: estas Marmora Maro (do, rilatanta al marmaro kvazaŭ). — Slavik IVANOV 00:19, 28. Okt 2005 (UTC)
La maro estas "Marmara" greke, turke, angle, hispane, germane, france, ktp. Kaj en almenaŭ la angla, hispana, kaj germana lingvoj, la maro Marmara kaj la ŝtono Marmoro havas malsamajn, kvankam iom similajn, nomojn. (Mi ne scias, ĉu la nomoj de la maro kaj la ŝtono samas en aliaj lingvoj.) Do, ĉar Marmoro kaj Marmaro temas pri malsamaj aferoj kaj havas malsamajn nomojn en multaj lingvoj, malsamaj nomoj esperante ŝajnas bona ideo al mi. Kaj la maro estas plejparte ĉirkaŭata de Turkio, do al mi ŝajnas, ke la turka nomo estus la plej taŭga.
Sed post plu pripensado mi movis la artikolon al "Malmora Maro". --trojo 00:07, 28. Okt 2005 (UTC)

Tiu estas frenezaĵo! La internacia radiko estas MARMAR, en la portugala ankaŭ. Vidu, la plej parolataj lingvoj (ekcepte eble la ĉina kaj la araba), t. e., la angla, la hispana, la portugala kaj la germana nomas ĝin per radiko MARMAR. La popoloj kiuj vivas ĉirkaŭ ĝi nomas ĝin per radiko MARMAR. Ĉu ne sanĝos la radikon nur por plaĉi hungarojn? Roberto 16:07, 28. Okt 2005 (UTC)

Hej, kial pri turka realaĵo ni devas sekvi tradiciojn de iuj foraj latinidaj lingvoj: portugala, hispana?.. I. a. temas ne nur pri hungaroj, ankaŭ en la rusa (cetere plu tre vaste parolata) ĝi estas Мраморное, do havas rilaton al marmoro. Se E-aj vortaroj donas tiun formon, tio signifas, ke Esperanto alprenis tiun tradicion. Kaj ne indas nun ŝanĝi tiun tradicion pro ies ŝato al la portugala. ;) -- Slavik IVANOV 16:26, 28. Okt 2005 (UTC)

Mi ne scipovas la araban, sed vidu la hebrean http://he.wikipedia.org/wiki/%D7%99%D7%9D_%D7%94%D7%A9%D7%99%D7%A9. Eĉ la hebrea uzas la radikon MARMAR, do, tre eble araba lingvo ankaŭ uzas. Roberto 16:12, 28. Okt 2005 (UTC)

NPIV donas formon Marmora Maro ene de la artikolo pri marmoro. - Slavik IVANOV 00:19, 28. Okt 2005 (UTC)

Ĉu Dio verkis NPIV?laŭ mi, ĝi havas tro da eraroj.Roberto 16:08, 28. Okt 2005 (UTC)
Neniu diras, ke NPIVon kompilis Dio. Tamen ĝin kompilis tre spertaj homoj, kiuj penis fiksi ekzistantan tradicion. Se NPIV kaj miaj rusaj vortaroj donas formon Marmora, mi ne vidas kialon ekuzi nekompreneblan Marmaran. Marmarmaro, ĉu?.. -- Slavik IVANOV 16:26, 28. Okt 2005 (UTC)
Laŭ mia kompreno, vi diras ke ruslingvo ne uzas radikon MARMOR, sed similan tradukon. Kiel estas la radikon ke rusa lingvo uzas?
La rusa uzas adjektivon Mramornoje, kiu estas adjektivo de mramor "marmoro". Do, la maro estas "marmora", se traduki tion el la rusa. Estas tre lirika mar-nomo, laŭ mi, mi de la infaneco tre ŝatis ĝin kaj povas nur ĝoji, ke Esperanto ne enkondukas superfluan radikon por nomi la lokon... - Slavik IVANOV 22:41, 28. Okt 2005 (UTC)

La nomo Marmora Maro plaĉas al mi. Ĉu ekzistas fortaj argumentoj kontraŭ tiu nomo? Lingvano 16:20, 28. Okt 2005 (UTC)

Jes ĝi ne estas internacia! 90% de la homaro uzas la radikon MARMAR! La popoloj kiu vivas ĉirkaŭ ĝi nomas ĝin per radiko MARMAR! Nur etimologio sugestus MARMOR! Krom tio, la maro ne estas farita el marmoro! ĝi estas AKVA, ne MARMORA, kiel aliaj maroj! Etimologie PAPERO kaj PARIRO havus la saman radikon, sed ni uzas du malsamaj radikojn, ĉar estas du malsamaj aferoj kaj internacie oni uzas du malsamaj vortoj. Esperanto estu INTERNACIA lingvo, ne hobia lingvo de etimologistoj. Imagu tion, ĉiuj anglaparolantoj, portugalparolantoj, germanparolantoj... vidas en angla, portugala, gremana vik. ke preskaŭ ĉiuj lingvoj, inkluzive ne-hindeŭropaj lingvoj, uzas la tute internacian radikon MARMAR, nur "internacia"! lingvo Esperanto uzas MARMOR... Kaj kial? Ĉu ĉar MARMAR ne estas neŭtrala, ĉar MARMAR ĉangrenas la ĉirkaŭloĝantoj, ĉar MARMAR ne estas facile prononcebla? NE! Ĉar duondeko da homoj ne ŝatas ĝin...Roberto 16:34, 28. Okt 2005 (UTC)
Via logiko estas tre forta: "la maro ne estas farita el marmoro" vi skribas. Ĉu la Ruĝa Maro estu nomata *Roĝa Maro por ne nomi ĝin ruĝa, dum ĝi estas blua?!.. :) -- Slavik IVANOV 22:32, 28. Okt 2005 (UTC)
La ĉina ankaŭ uzas la internacian nomon 马尔马拉 (pli malpli "Ma-er-ma-la"), kiu estas transliterumo de la nomo "Marmara", ne paŭso de vorto Marmoro. Al mi ŝajnas, ke la nomo "Marmara" estas multe pli internacia, sed ĉar "Marmara" kaj "Marmora" tre similas, ne gravas laŭ mi, kiu vorto uziĝas. --trojo 16:56, 28. Okt 2005 (UTC)
Dankon, Trojo, Laŭ nova informo 99% de la homaro komprenas la radikon MARMAR! Laŭ mia vidpunko estas kelkaj miliardoj da homoj kontraŭ NPIV!Roberto 17:11, 28. Okt 2005 (UTC)
Estas tre dubinda rezulto. Mi certas, ke ene de tiuj 99% estas listigitaj rusoj, kiuj nomas marmoron MRAmor kaj la maron Mramornoje... Sed ili certe ne komprenas nek "marmor", nek "marmar" -- ambaŭ estas ne pli ol "barbar" por ili. :) Mi ne komprenas vian indignon pri la afero. Esperanto estas aparta lingvo, ĝi havas sian tradicion nomi aĵojn. Tiu tradicio ne estas "nomi aĵojn, kiel nomas ili plejmulto de tera loĝantaro" -- estus tro komplike kalkuli por ĉiu vorto. Tial oni elektas vortojn, uzas, enmetas en vortarojn. Tiujn vortojn necesas preni kaj uzi, sed ne proponi ŝanĝon de vokaloj simple pro sia deziro... -- Slavik IVANOV 22:32, 28. Okt 2005 (UTC)

Vidu, Narvalo mem ĉiam estis kontraŭ Esperantigo de geografiaj nomoj por ke ili restas internacie rekoneblaj. La plejparto de la homaro, eĉ rusoj nomas la maron per radiko MARMAR, la sola argumento por ke esti "marmora" estas etimologio. Sed, ekzemple, la portugal, angla, german, ĉin-parolantoj ne memoras pri tiu etimologio! MARMORA MARO estas ne rekonebla internacie, eble estus unu el "maroj" de Luno, sed se oni parolas pri MARMARA maro, ĈIUJ, ekcepte Narvalo, rekonos ĝin aŭtomate! Se oni nomu tiun maron MARMORA maro, mi nomos, ekzemple, Campina Grande "Granda Kamparo", ĉar, sendube estas poezia nomo, mi nomos Rio de Janeiro "Rivero en Januaro", ĉar, sendube estas poezia nomo, mi nomos Pocinhos "Putetoj", ne estas tre poezia, sed... Alie, Mediterano estu "Meztera maro", Atlantiko estu "Oceano de Atlantidoj", Pacifiko estu "Pacema Oceano", ktp. Roberto 00:46, 29. Okt 2005 (UTC)

Se mi devas toleri la misteran, neniel rekoneblan nomon "Usono" por mia lando, mi certas, ke loĝantoj apud la Marmara Maro povas toleri la (almenaŭ iom) rekoneblan paŭson "Marmora Maro". ;) --trojo 02:38, 29. Okt 2005 (UTC) (P.S.: Tre plaĉas al mi la nomo "Rivero-en-Januaro").