Diskuto:Mary Gillett

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pridubas ke la edzino nomiĝis Gillette (kun fina "e") kaj la edzo Gillett (sen fina "e"). Sed tiel skribas la Enciklopedio de Esperanto. Unu el la du literumoj sendube estas tajperaro, sed mia interreta serĉo ne klarigas kiu. Aidas (diskuto) 15:03, 9 Dec. 2015 (UTC)

Tamen mi trovis klarigon: La Jarlibro de la Esperanto-movado en 1927 sur paĝo 220 kaj la Jarlibro de la Esperanto-movado en 1936 sur paĝo 22 mencias sinjorinon "Mary C. Gillett" (sen fina "e"). Sekve mi alinomigas la artikolon al titolo "Mary Gillett", kaj ŝanĝas la tekston. Aidas (diskuto) 15:11, 9 Dec. 2015 (UTC)
Cetere, en la libro "Octavia, Daughter of God", paĝoj 114 ĝis 116, kritikeme priskribiĝas sinjorino Mary Gillett el Banbury kun du filinoj, Muriel kaj Evelyn, en la periodo 1921 ĝis 1924. Povus facile temi pri la sama Mary Gillett el Banbury, sed ne estas pruvo pri tio. Aidas (diskuto) 15:31, 9 Dec. 2015 (UTC)