Diskuto:Materialo
Aldoni temonDiferencigo de Materio
[redakti fonton]materi1o 1 ☐ Tio, kies ekzistadon ni perceptas per la sensoj, k el kio konsistas la universo (kontraste kun la energio): la modernaj teorioj pri la materio; neniiĝo de la materio; Pearson difinis la materion «nematerio en moviĝo»; la leĝo pri la konservo de la materio. ☞ atomo, elektro, substanco. 2 Parto el tiu io, kiu prezentas apartajn ecojn al nia analizo: gasa, likva, solida materio; la viva materio; fragmento el osta materio; […] el kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj Z; la materio de tiuj strangaj objektoj estas aparte densa k peza; la fisia inerta materio. ☞ formo, materialo. 3 Φ Nespirita, eksterkonscia kaŭzo de perceptoj: ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin […] al la materio
material/o 1 Ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion, aŭ al kiu ĝi donas apartan formon: krudaj materialoj (el kiuj oni fabrikas la duonfabrikaĵojn aŭ la pretajn produktojn); ligno estas bona brula materialo Z; el kiu materialo vi volas fari tiun statuon? Z; el tiuj ĉi simplaj materialoj (tritiko, legomoj, fruktoj), mia edzino preparas manĝojn Z; butiko de manĝmaterialoj Z; (f) vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj: ni estas ankoraŭ el malnova materialo Z. ☞ ŝtofo. 2 Tuto de la objektoj, iloj ks necesaj por ago, laboro: ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo kuŝis antaŭ ŝi Z; ni prirabis magazenon k ni alportas materialon (vestojn) por 50 el ni Z; aĉeti materialon por sia presejo; ⚔ la homa materialo; perdo de materialo. ☞ ilaro, aparataro, maŝinaro. 3 (f) Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron: la lingvo E. […] estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem Z; la libro prezentos sufiĉe da materialo por legi Z; ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio Z; ĉerpi materialon en ies verko B; (f) tio donis materialon por meditado Z, pripensado Z; ĝi donos al ni multe da materialo por gajeco Z. materiala 1 Rilata al materialo: materiala difekto, malhelpo Z, manko; materialaj provizaĵoj, rimedoj; materiala pruvo. 2 Rilata al la ekonomia flanko de la aferoj de la vivo: se mi havus la materialan eblon, mi prenus […] Z; niajn materialajn rimedojn ni ĝis nun uzadis senplane Z; gravan forton materialan la Ligo alportos al nia afero Z; ĝi alportas al ili bonan materialan profiton Z; materiala mastro de E. estas la tuta mondo Z; materiala privilegio Z; certigi al si la materialan sendependecon. ☞ financa, mona, praktika. materiale. Koncerne la ekonomian flankon: subteni materiale nian aferon Z; materiale tiu juna patrino posedis nenion Z; nenio estas materiale k morale pli malutila Z
Ĉu bone distingiĝas? ĉu ni bone distingigas? Sj1mor (diskuto) 04:53, 6 apr. 2024 (UTC)