Diskuto:Materiismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Materiismo / materialismo[redakti fonton]

NPIV kaj la Reta Vortaro preferas la formon materi/ism/o.

NPIV: [1] [2]

materi/ism/o doktrino, laŭ kiu la materio estas la sola principo […]
material/ism/o ① kondutmaniero, celanta en la vivo nur la korpan komforton […] ② (evitinda) materiismo

Reta Vortaro: [3] [4]

materi/ism/o doktrino, laŭ kiu materio estas la principo de ĉio […]
material/ism/o ① kondutmaniero celanta en la vivo korpajn plezurojn […] ② (evitinda) materiismo

La Reta Vortaro citas la faman socialiston Eŭgenon Lanti:

oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto […]

Lanti aprobus (historian?) materiismon, sed ne materialismon, kiun li komparas al egoismo (“ekskluziva memamo” laŭ NPIV).

Nacilingve, iuj lingvoj, konfuze, uzas la saman vorton por ambaŭ konceptoj; ekz. anglalingve, materialist povas esti aŭ filozofo de materiisma skolo aŭ homo celanta plezuron. Sed tia dusenceco estas evitinda je artefarita internacia lingvo. Osteologia (diskuto) 06:45, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]