Diskuto:Meiĵi-reformo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Mejĝi-reformo)

En esperanta teksto esperantlingva transskribo (Mejĝi) preferindas al anglalingva (Meiji). La formoj -reformo, -restarigado, -restaŭro aŭ -renovigo same bonas, sed "-reformo" plej simplas kaj politike plej klaras.

Aidas 15:40, 3 Sep. 2011 (UTC)

En februaro 2013‎ NoKo movis la artikolan titolon de "Mejĝi-reformo" al "reformo Mejĝi". Tio iom problemas, ĉar en Esperanto ne antaŭvidatas du substantivoj sen ligo unu apud la alia. Tial pli bonis la antaŭa titolo de Aidas, "Mejĝi-reformo", kiu saĝe evitis krei novan esperantan vorton "Mejĝio", sed tamen konstruis unuvortan substantivon kiu laŭregule finiĝas per substantiva o-finaĵo. Mi komprenas ke japanoj preferas havi la nomparton Mejĝi en dua pozicio, sed tio laŭ la gramatiko de Esperanto necesigus kreon de "vera" nova esperanta vorto "Mejĝio" kun substantiva o-finaĵo kaj poste eblus la titolaj variaĵoj "reformo de Mejĝio", "reformo Mejĝia" aŭ kun iom da libero ankaŭ "reformo Mejĝio" (konsiderante ke Mejĝio estas kaj la nomo de la reformo kaj de la samtempa imperiestro). Sed por tio necesus pruvo ke "Mejĝio" estas rekonita kaj amplekse uzata Esperanto-vorto: necesus konvinkaj eksteraj referencoj el vortaroj kaj la esperantlingva literaturo. Mi ne trovas tiajn referencojn. Ĉiun tiun diskuton pri uzeblo aŭ neuzeblo de nova Esperanto-vorto evitas la kunmetita formo "Mejĝi-reformo". Tial almenaŭ provizore, ĝis pruvo pri ampleksa uzo de termino "reformo de Mejĝio", "reformo Mejĝia" aŭ "reformo Mejĝio" per konvinkaj eksteraj referencoj, ĝi preferindas. ThomasPusch (diskuto) 10:44, 21 Jan. 2016 (UTC)

PS: Krome ne klaras kial nepre la vortero Mejĝi devus esti vortofine. En la origina, japana vorto 明治維新 [mejĝi-iŝin] ĝi estas en la komenco, en la transskribo eĉ ligita per sama ligostreketo kiel la e-lingva formo "Mejĝi-reformo"...