Diskuto:Meznokta belulino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ŝi ne aperas nokte, kaj malaperas meznokte"

Ĉu tio estas eraro? Kiel tio eblas?-- Vikipediisto:Sumthingweird - 5:02 UTC 29/10/2005

Mi skribis "ŝi ne aperas meznokte, sed malaperas meznokte" ĉar per "meznokte" oni povas pensi ke ŝi aperas tiam. Ŝi aperas vespere, post la krepusko, sed antaŭ meznokto... Ho, Sumthingwierd, ne timu ŝi ne aperas vere Roberto 05:08, 29. Okt 2005 (UTC)
En angla versio estu "cemitery" ne "tomb", en Brazilo tombejoj (cemiteries) havas altajn murojn.Roberto 05:22, 29. Okt 2005 (UTC)
Feliĉe! Ĉar meznokto venos en Aŭstralio post nur 9 horoj, kaj mi ne volas esti kaptita! Sed tiam, ĉu ne pli bone skribi "meznokte" ol "nokte", nur por plikomprenigi la aferon? Ĉar mi konfuzigis. Ankaŭ, en la angla lingvo "tombejo" estas literumita "cemetery". Ĝi estis unu el la plej trompigaj vortoj en mia literumlisto ĉe lernejo - kaj mi tre bone literumas! La angla lingvo estas stranga, ĉu ne? Sed "cemetery" ne signifas ie kun grandaj muroj, ili povas esti nur malfermaj kampoj kun tombejoj.
En Brazilo "cemeteries" ĉiam havas altajn murojn, estas mokaĵo pri tio, oni diras ke muroj estas senutilaj, ĉar neniu povas eliri ilin, kaj neniu volas eniri ilin, sed estas nia moro. Roberto 01:53, 30. Okt 2005 (UTC)
Se la belulino aperas je la 24-a horo (aŭ je la 00.00 horo), poste pli bona nomo por tiu ĉi horo estas noktomezo (noktomeze). Simile estas tagmezo (tagmeze) - ne meztago (meztage). Petro 29. Okt. 2005 05:51 (UTC)
Ne Petro, ŝi MALaperas noktomeze.Roberto 06:18, 29. Okt 2005 (UTC)
Saluton Roberto, nun vi uzis esprimon "noktomeze" kaj ne "meznokte". Ne estas grave, kiam ŝi aperas aŭ malaperas (eble por la belulino tio estas grava, mi ne scias tion, do ŝi pardonu al mi), sed temas pri vorto "meznokte". Ĉu ne estus pli bona tiuokaze esprimo "dumnokte" ol "meznokte" kaj la artikolo nomiĝus "Dumnokta belulino"? Sukcesojn deziras Petro 29. Okt. 2005 17:20 (UTC)

Al mi, meznokte aŭ noktmeze havas la sama signifo, kaj al mia portugal-esperanta vortaro ankaŭ, en ĝi aperas 'meznokte' kaj 'noktmeze' kiel sinonimoj de "meia-noite" (00:00h). Mi ne havas preferon...Roberto 01:50, 30. Okt 2005 (UTC)

Oni metis ligilon al Llorona sed, Llorona estas alia estaĵo, ne brazila. Legendo de Llorona estas malsimila. La Llorona estas malbona patrino kiu mortigis siajn gefilojn Roberto 14:33, 14. Jul 2008 (UTC)