Diskuto:Moderna angla lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iom strangas en prilingva artikolo la rimarkigo "post du mondmilitoj kontraŭ Germanio, la monda potenco de Britio velkis". Unue, en la militoj partoprenis multaj landoj ĉe ambaŭ flankoj. Due, Britio venkis en tiuj militoj; kiel do ili rilatas al la velko? Trie, kiel la kontraŭeco de Britio kaj Germanio koncernas la anglan lingvon (kiu ekzemple ludis gravan kaj kreskantan rolon en la germana lerneja sistemo ek de ĉ. 1935)?

Se la militoj rolis en la velko de la brita gloro, probable ne pro la venkitaj nacioj, sed pro la (aliaj) venkintaj. Kaj tio eble estu temo de historia paĝo.