Diskuto:Mohandas Karamchand Gandhi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton: En la artikolo, ĉu utilus sisteme distingi inter Brita Hindio kaj Barato? Tiel Gandhi naskiĝis en la unua sed mortis en la dua. Giridhar 10:00, 1. Sep 2010 (UTC)


Kooperado?? PIV sufiĉe klare diras: kooperi (ntr) Partopreni en koopera asocio. Rim. Tiu verbo neniam signifas «kunlabori». kooperado. Ago k sistemo de kooperantoj.

Ĉu ne indus ŝanĝi tiun vorton al "Kunlaborado" kaj kaze de tiu strategio de Gandhi, 'Nekunlabora Movado'? Giridhar (diskuto) 17:11, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Gramatika demando pri "-n kiel {mankas akuzativo}"[redakti fonton]

"tamen ni ne plu vidos lin kiel ni vidis lin dum ĉiuj ĉi jaroj" la parto post la kiel devintus en akuzativo, sed ĉar post la kiel situas kompleta frazo "ni vidis lin", mi ne estas certa pri tio ĉi. Antaŭdankas - Sj1mor (diskuto) 13:57, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Kial la titolo estas en la angla? --demandis, sen subskribo, Amadeo Sendiulo je 20:22, 15 sep. 2022‎

Propono pri alinomigo Mohandas Karamchand Gandhi => Mohandas Karamĉand Gandi

Kialo: Esperantigo de la nomo.

Bv. rimarki, ke la Esperantigo *«Gandhio» estas erara. Korekta esperantigo povus esti «Gando» aŭ «Gandio». Fakte, 'dh' ne estas du apartaj sonoj, sed estas ununura sono en la barataj lingvoj (mi ne estas lingvisto, sed en ne-teknikaj termoj, la hindia kaj aliaj lingvoj en Barato havas malsamajn "versiojn" de la litero 'D', kaj 'DH' estas unu el ĉi-versioj). Krome, mi ne konas lingvojn en kiu oni prononcas la literon 'H' en la nomo de Gandi. Bv. ankaŭ rigardi la paĝon Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#Konsonantoj: (Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive). Bonŝance la erara versio *«Gandhio» ne aperas en PIV kaj en la Tekstaro ... Amike, —Super nabla (diskuto) 20:04, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Responde bloke pri pluraj similtemaj proponoj:

Pri la lastaj proponoj pri esperantigoj de vortoj el Barato / Bangladeŝo / Pakistano

Pri ĉiuj kromaj proponoj plene esperantigi vortojn el sanskrita, hindia, guĝarata, urdua ktp fontoj: kvankam mi plene komprenas la deziron havi plenajn esperantlingvajn nomojn, subkomprenante ke la ĝisnunaj latinlingvaj formoj estas influitaj de la gramatiko de la kolonia angla lingvo oficiala ĝis 1945 kaj praktike grava ankoraŭ nun, mi volus bremsi la proponojn (al kiuj ankoraŭ eblus aldoni multajn pliajn pri jam verkitaj aŭ ankoraŭ verkotaj tekstoj): tute klaras ke se vorto havas esperantlingvan gramatikan finaĵon, ĝi devas esti tute esperanta. Tamen estus trompo nun simple al ĉiu nacilingva nomo aldoni o-finaĵon kaj tiam diri: jen! Por fremdaj vortoj el nelatinliteraj fontoj estas pli probleme scii ĝis kiu grado permesi plenan esperantigon, ĉar klaras ke estus konfuzo se ĉiu vilaĝo kun vikipedia nomo ricevus propran esperantan nomon simple elpensitan de iu vikipediano. Kaj tio ne limiĝus al vortoj origine nelatinliteraj. Ekzemple la tri paĝoj pri polaj vilaĝoj nomataj Dzierżążno jam havas la ĝustan finaĵon, kiu nun estas simple hazarda litero en la pola, sed se oni miskomprenus tion esperanta o-finaĵo, tuj estus la bezono ŝanĝi la parton antaŭ tio al Esperanto. Iam oni esprimis ke en vikipedio nur permeseblas esperantigi loknomojn de internacie rekonitaj ĉefurboj kaj grandegaj metropoloj, kiel Novjorko, sed al loka patrioto kompreneble ankaŭ malgrandaj loĝlokoj aspektas metropoloj, kaj estas (internacie rekonitaj) ĉefurboj de komunumo/municipo/valo aŭ insuleto (kaj en Barato, kiel ĉiu scias, ekzistas multegaj urboj kun multaj loĝantoj, kiuj klare estas pli ol vilaĝo, sed tamen ne nacia ĉefurbo). Pri Gandhi, kies anglalingva formo estas multe uzata ankaŭ en la esperanta literaturo, prave ĉar li pasigis multajn jarojn ekster la hindia subkontinento en anglalingvaj landoj kie oni kompreneble uzis lian anglan nomon, mi pensas ke estas problemo nun simple postuli ke laŭ nia paĝo pri esperantigo de vortoj el sanskrita fonto ĉiuj esperantaj referencoj estas eraraj. Vikipedio kiel baza ideo devas apogiĝi je eksteraj fontoj, kaj problemas nomi ĉiujn eksterajn fontojn eraraj. Sed krom pri Gandhi, en normalaj kazoj kutime komplete mankas esperantlingvaj eksteraj fontoj. Mi proponas baze lasi la artikolojn kiel ili estas nun, kaj interkonsenti pri esperanta latinliterigo aŭ plena esperantigo kun o-finaĵo nur kiam noteblas almenaŭ unu ekstera referenco el vortaroj, literaturo aŭ disvastigita ĵurnalisma teksto pri tia esperanta formo, kaj ne troveblas multe pli da tiaj esperantaj eksteraj referencoj kiuj ne uzas esperantigitan formon, sed formon de alia loke oficiala latinliterigo. Laŭ tiu limigo la polaj vilaĝoj nomataj Dzierżążno eterne restos kiel ili estas nun, krom se Monato nun ampleksege ekraportus pri ili, uzante kaprican esperantlingvigon por ilia nomo, kaj Gandhi tendence ankaŭ ne ŝanĝas sian nomon, kvankam ekzistas eksteraj fontoj uzantaj la esperantigon Mohatmo Gandhio (tio prave menciiĝu komence de la teksto), kaj ankaŭ ĝustas la asertoj ke laŭ latinliterigaj reguloj tiuj eksteraj fontoj eraras kaj devus esti Gandio aŭ Gandi. Unua nivelo de subŝtatoj de nacia ŝtato en vikipedio rajtas havi esperantan nomon: mi nun ne proponas revizii ĉiuj nomojn rilatajn al Barato kaj ŝanĝi ilin al angla formo! Sed pri novaj alinomigoj al esperantlingvaj formoj mi tendence postulas baziĝon je eksteraj fontoj. Ĉu tio estas tolerebla kompromiso? ThomasPusch (diskuto) 09:08, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉaŭ @ThomasPusch. Mi plejparte komprenas kaj ankaŭ rekonas la valoron de via vidpunkto. En la kazo de Gandhi, temas plejparte pri transskribo el la guĝarata/hindia, kaj ne pri vera Esperantigo de la nomo. Mi daŭre opinias, ke en tiu kazo estu pli utile uzi la Esperantan skribmanieron «Mohandas Karamĉand Gandi», kiu estus legebla kaj komprenebla por ĉiuj. Se ni nepre devas uzi ne-esperantan transskribon, mi proponas, ke ni ekde nun uzos la IAST-an skribmanieron «Mohanadāsa Karamacanda Gāṃdhī» (el la hindia) aŭ «Mohanadāsa Karamacaṃda Gāṃdhī» (el la guĝarata); la alia angla nomo povas resti kiel alidirekto aŭ aperi en la enkonduko, kiam necese. Fakte, laŭ mia opinio, ne sencas skribi la baratajn nomojn kun la angla alfabeto. Aliaj ~7000 lingvoj ekzistas en la mondo, krom la tre fama angla lingvo. Kion vi opinias? Ni atendu ankaŭ la opiniojn de kelkaj aliaj Vikipedianoj. Amike, —Super nabla (diskuto) 12:30, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi jes ja komprenas la kialojn rekte latinliterigi aŭ esperantigi guĝaratan vorton. Sed kiel mi skribis, Gandhi longe vivis en aliaj partoj de la brita imperio kaj sendube uzis sian anglan nomon. Vidu, jen estas lia propra subskribo je nomo Gandhi. Kaj la esperanta literaturo de la 20-a jarcento uzas aŭ la esperantigon Mahatmo Gandhio aŭ la kutiman (kvankam ne pasportan) anglan nomon Mahatma Gandhi. Ne eblas instrui nun, kiel li subskribu siajn leterojn laŭ literumo de vikipedia paĝo el la 21-a jarcento, kaj ankaŭ ne eblas ĝustigi la esperantan literaturon de la 20-a jarcento. Kvankam vi enhave kompreneble pravas, estas tiel, ke la eksteraj fontoj indikas alian vortumon. Se vi aŭ iu en 2023 verkos grandan esperantlingvan libron pri li je nova literumo, kiu grandioze vendiĝos fine de la jaro, kiam ĝi kompostiĝis, presiĝis, alvenis en la diversaj libroservoj, ricevis recenzojn kaj anonce privarbiĝis en la esperantaj gazetoj, tiam ni povas revizii la juĝon, sed nun necesas simple konstati, ke la celo de vikipedio estas reflekti la mondon kun sia literaturo kaj amaskomunikiloj tia kia ĝi estas, kaj principe ne inventi novaĵojn en vikipediaj paĝoj. En Esperanto foje ekzistas la lukso, ke simple ekstere en la mondo ankoraŭ estas tute neniuj esperantlingvaj referencoj pri temo, tiam oni estas pli libera diskuti pri vortumoj, sed se jam estas referencoj, kaj ili ne estas tiaj kiaj ni nun volus ke ili estu, tiam simple estas tiel. La subskribo de Gandhi mem pli gravas ol nia teoriumado nun. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi plene konsentas kun ThomasPusch. La normale uzata nomo en Esperanto estas Gandhi – tion atestas interalie ankaŭ "Vivo de Gandhi (libro)" kaj ankaŭ la tie citita recenzo. En Vikipedio ni pro tio ja uzas tiun formon. Vikipedio ĉiam sekvu la normalan, establiĝintan lingvaĵon, ne ekuzu iujn strangaĵojn, kiuj devias de la cetera Esperantujo. Ni ankaŭ ne inventu iujn esperantigojn, sed nur uzas esperantigojn kiuj jam ekzistas en fonta literaturo. (Ebla escepto povus esti tute evidentaj kaj sen-kontroversaj esperantigoj en iuj esceptaj unuopaj kazoj.) - Moldur (diskuto) 16:52, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

ThomasPusch (diskuto) 17:31, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]