Diskuto:Princlando Moldavio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Moldavujo)

Mi iom dubas, ĉu klaras nomi la historian regnon "Moldavujo" kaj la nunan ŝtaton "Moldavio", ĉar kutime la finaĵoj -ujo kaj -io en la senco de nomoj por etne difinitaj ŝtatoj interŝanĝe uzatas, kvankam -ujo "sonas" kiel iomete pli malnoveca Esperanto (tamen ne kiel "mezepoka Esperanto", kio kompreneble ne ekzistas).

Mia propono estus simple nomi la historian regnon "Princlando Moldavio" (laŭ la modeloj en aliaj lingvoj) kaj ne harfende diferencigi inter -ujo kaj -io malgraŭ la cetera sinonima lingvouzo.

ThomasPusch 18:55, 21. Sep 2008 (UTC)