Diskuto:Monda Ĵamboreo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi trovas la titolon "Tutmonda Skolta Ĵamboreo" kaj la titolon "Tutmondaj ĵamboreoj". Pri tio miaj proponoj estas jenaj:

(1) Unuigo de la du artikoloj (2) Modifo de la titolo

Mi kaj konataj skoltoj-esperantistoj ne uzas la vorton "Tutmonda Skolta Ĵamboreo" nek "Tutmonda Ĵamboreo" en reala skoltisma movado esperantista. Oni nun uzas la vorton "Monda Ĵamboreo". Kaj mi povos montri dokumentojn kiuj uzas la vorton.[*1] La titolo do havu la vorton "Monda Ĵamboreo".

Krome mi ne scias, ĉu iamaj skoltoj-esperantistoj uzis la du vortojn. Iuj bonvolu doni tie ĉi fonton de la vorto. "Tutmonda (Skolta) Ĵamboreo". Se estis iama uzado reala, oni rezervu la malnovajn vortojn kiel historiaĵon.

Se neniu montros fontojn de "Tutmonda Skolta Ĵamboreo" kaj "Tutmondaj ĵamboreoj", mi planas plenumi la substituon.

[*1] J.K.Hammer, "Ĵamborea Lingvo", Skolta Esperantista Ligo, Septembro 1969, la 2a eldono, p.11

--

(2015-03-01)

  • La dua propono "(2) Modifo de la titolo" de la paĝo (malnova nomo: "Tutmondaj ĵamboreoj") estis jam plenumita, dum neniu malaprobis mian proponon.
  • La unua propono "(1) Unuigo de la du artikoloj" estis plenumita en la paĝo (nomo: "Tutmonda Skolta Ĵamboreo") konsiderante ke "Tutmonda Skolta Ĵamboreo" estas fojfoje trovebla en la reto.