Diskuto:Monda paco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ne facila[redakti fonton]

Tiu temo certe estas grava kaj interesa. Mi komencis traduki tiun artikolon, sed la verkado ne estas tiom facila kiel ofte ĉe aliaj temoj. Mi devus pripensi, kontroli kaj eble ŝanĝi kelkajn partojn. Por tiu tasko mi nun kaj dum la venontaj tagoj ne havas tempon. Nur unu ekzemplo: En la unua frazo ni legas:

"Ĝi enhavas daŭran Liberecon, Justecon kaj Feliĉon por ĉiuj homoj kaj popoloj."

Cŭ vere libereco kaj feliĉo por ĉiu homo? Cŭ tio ne estas preskaŭ tute neebla? En ĉiu grupo ofte estas malfeliĉaj. Krimuloj ne estas liberaj. Cŭ UN kaj la en la artikolo menciitaj grupoj oficiale deklaris tion kiel celo? Monda paco povus esti difinita kiel paco inter popoloj. Paco inter individuoj, grupetoj k.a. estas alia afero.

Antaŭ simple traduki la tekston, oni devus tralegi la dokumentojn. Eble en alilingvaj vikioj troviĝas pli trafaj tekstoj. --Hans Eo (diskuto) 14:32, 12 Jul. 2012 (UTC)