Diskuto:Mozilla Firefox

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de Firefox[redakti fonton]

kiel oni povas aktivigi la funkcion de firefox en Esperanto?--Hans 15:41, 19. Feb 2008 (UTC)

Saluton, Hans. Vi esence havas 3 eblecojn fari tion:
  • Enigu en la adreskampon de FF la jenan: about:config. Poste vi vidos fenestron kun la diversaj konfiguraj agordoj. Supre estas longa malplena eniga kampo, kiu nomiĝas "Filter". Tie enigu general.useragent.locale kaj ĉi tiu enskribo estos tuj montrata al vi. Alklaku ĉi tiun enskribon per la dekstra musklavo kaj elektu el la kunteksta menuo Modify (se vi havas anglan FF) aŭ Ändern (se vi havas germanan FF). Anstataŭigu la tekstvaloron en-US (angla FF) resp. de (germana FF) per eo, alklaku OK, fermu la fenestron about:config kaj restartigu FF. Nun FF devus esti en Esperanto.

Mia priskribo eliras de la supozo, ke vi jam instalis la esperantan lingvopakaĵon kaj nur volis aktivigi ĝin.

  • Dua ebleco estas, ke vi kompletigas la programvojon per la esprimo -UILocale eo. Ne forgesu la streketon. Plej bone vi faras tion en la startbildo, kiu troviĝas sur la Vindoza resp. Linuksa labortablo. Por Vindozo: Klaku per la dekstra musklavo sur la startbildo, poste per la maldekstra sur "Eigenschaften" kaj kompletigu sub "Ziel" la programvojon per tiu -UILocale eo, ekz. C:\Programme\Mozilla Firefox\firefox.exe -UILocale eo. Alklaku la butonon "OK" kaj nun vi povas lanĉi FF en Esperanto per tiu startbildo.
  • La tria ebleco estas la instalado de la etendaĵo Locale Switcher. Vi povas elŝuti ĝin de ĉi tie: https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/356 - Ĉi tiu etendaĵo kreas menueron en la menuo Tools resp. Extras, kiu listigas la instalitajn lingvojn. Vi povas poste sanĝi la lingvon laŭ via gusto aŭ bezono. Ĉi tiu ebleco do antaŭ ĉio taŭgas, se vi volas uzi plurajn lingvojn. Salutojn, --Michawiki 20:44, 21. Feb 2008 (UTC)

kara Michawiki, koregan dankon por via respondo detala, sed mi bedaŭras, ke mi ne estas entuziasmigita.

1. Vi donis ne nur unu vojon, sed eĉ tri. Chiuj tri estas tre komplikaj. La solvo estas kaŝita malantaŭ diversaj anguloj. Longaj tekstoj devas esti skribitaj. Kie vi trovis la instruojn pri tio? Mi deziras simplan butonon, eble du aŭ tri butonojn alklakendajn, ne pli (simile kiel google solvis tion). Ĉu estas ŝanco, ke tio estos solvita dum ĉi tiu jardeko?

2. Mi taksas grava la bonan aplikon de Esperanto, unikodo ktp. Tre bedaŭrinda fakto estas, ke tro multaj esperantistoj eĉ ne povas skribi belan Esperanto-tekston. Malbelaj tekstoj faras malbonan impreson speciale al novaj interesuloj. Estas grave, ke taŭgaj informoj ekzistu. Tiu ĉi artikolo pri fajrovulpo estas malbona ekzemplo, estante preskaŭ malplena rilate la eblecojn por Esperanto ekde longa tempo.--Hans 14:15, 9. Apr 2008 (UTC)

Saluton, Hans. Mi jam ne kredis, ke vi iam respondos. Nu, bone:
Al 1: La vojoj ne estas komplikaj. Tio nur ŝajnas, ĉar klarigoj ja devas esti detalaj, precipe, se vi legas ilin la unuan fojon. Ich schreibe jetzt mal auf Deutsch, vielleicht wird es für dich dann einfacher. Ich habe 3 Möglichkeiten angegeben, weil es 3 gibt. Leider nicht die, die es in SeaMonkey gibt. Dort kann man in die Einstellungen gehen und die Sprache umstellen. Im Moment gibt es auch (soviel ich weiß) keine kompletten Builds für Firefox, die schon vollständig in Esperanto sind.
Die erste Möglichkeit installiert die Erweiterung Locale Switcher. Eigentlich braucht man die nicht einmal herunterladen, beim Klick auf den Downloadlink wird die Erweiterung installiert, genauso wie du das Sprachpaket installiert hast (Hast du doch, oder? Das ist natürlich die Voraussetzung.) Im Menü Extras von Firefox findest du nach der Installation von Locale Switcher dann einen Eintrag "Languages" oder "Sprachen", je nachdem in welcher Sprache dein Firefox momentan ist. Wenn du auf diesen Eintrag gehst, siehst du zwei Spracheinträge, einen für Englisch bzw. Deutsch und einen für Esperanto. Du klickst auf Esperanto, startest Firefox neu und dann wird er in Esperanto sein.
Die zweite Möglichkeit ist auch ganz einfach. Auf deinem Desktop hast du sicherlich einige Bildchen. Eines ist für Firefox und hat für gewöhnlich die Bezeichnung: "Mozilla Firefox". Da klickst du mit der rechten Maustaste drauf, gehst auf Eigenschaften, klickst dort drauf und gehst in die Zeile "Ziel". Dort steht schon der Programmpfad da, das heißt der Pfad zum Installationsverzeichnis von Firefox. Dahinter schreibst du einfach "-UILocale eo" (genauso, nur ohne Anführungszeichen). Klickst auf OK und startest dann Firefox von diesem Bildchen auf dem Desktop aus. Es erscheint Firefox in Esperanto.
Die dritte Möglichkeit ist die über about:config. Du gibst in die Adressleiste, also dort, wo du immer die Internetadressen eintippst, den Text "about:config" ein (ohne Anführungszeichen). In dem Fenster, was da erscheint, ist oben ein langes Feld mit der Beschriftung "Filter:". Dort gibst du "general.useragent.locale" ein. Jetzt springt die Seite zu dieser Zeile general.useragent.locale hin, dort steht dann in der Spalte "Wert" (Value) entweder "en-US" falls dein momentaner FF englisch ist oder "de" falls er noch Deutsch ist. Du klickst dann mit der rechten Maustaste auf diese Zeile, es kommt das Kontextmenü, und dann klickst du auf "Ändern" (Modify). In dem kleinen Fenster, was dann kommt, überschreibst du "en-US" oder "de", je nachdem, in welcher Sprache dein FF momentan ist mit "eo". Dann klickst du auf "OK", verlässt das about:config-Fenster und startes FF neu. Nun ist er ebenfalls in Esperanto.
Na gut, mal sehen, vielleicht baue ich ein zip-Build, obwohl die Eo-Übersetzung von Firefox mich nichts angeht. Das macht Eduardo Trápani aus Uruguay mit seiner Truppe.
Ich verwende übrigens SeaMonkey in Esperanto, das ist die Fortsetzung der alten Mozilla-Suite. Da hast du dann ein Mail-Programm, einen Html-Editor, ein Adressbuch und mit ChatZilla ein IRC-Programm zum Chatten mit drin. Hier die Adresse: http://seamonkey.eozilla.de. Und vielleicht interessieren dich noch Thunderbird, der KompoZer oder Sunbird. Dann gehst du in die Zentrale: http://www.eozilla.de - alle in Esperanto, versteht sich. Und alle mit zip-Build, sowohl für Windows als auch für Linux. Du brauchst dich also nicht um irgendeine Sprachumschaltung kümmern.
Al 2.: Leider ist es ein allgemeines Problem, dass manche Artikel stiefmütterlich behandelt werden, nicht nur hier in der eowp. Auch sind die Interessen unterschiedlich gelagert. Ich bin primär in der obersorbischen Wp. Es muss sicherlich auch eine gewisse Fachkenntnis da sein oder es muss wenigstens der entsprechende Fachwortschatz des Esperanto beherrscht werden, damit man die Artikel aus anderen Sprachen, z.B. aus der dewp, übersetzen kann. Grüße/Salutojn, --Michawiki 00:17, 12. Apr 2008 (UTC)

kara Michawiki, aa mi ne respondis pli frue precipe, char mi volis unue spertiĝi iom pli antaŭ diskuti. Aliaj taskoj ne prokrastis tion. Tio restas ankaŭ nun. Ankaŭ mi ege esperis, ke la situacio estus pli prilaborita de iu.

bb Kial vi krokodile skribas??? Mi pensas, ke vi kaj mi sufiĉe bone regas nian komunan lingvon. Ĉu vi dubas pri miaj lingvokonoj??? Mi daŭre konsilas al miaj amikoj, ne fuĝi de la apliko de Esperanto je ĉiu okazo. Esperanto estas serioza laboro. Bona regado de (komputila) faklingvo ankaŭ gravas.

cc Krome ja povas esti, mi esperas tion, ke aliaj el diversaj nacioj, kiuj ne regas la germanan, ankaŭ interesas pri la problemo kaj ties solvo. Ni donu ankaŭ al tiuj eblaj legantoj la eblecon kunlegi. Eble iu kunlaboros pri plibonigo de la artikolo.--Hans 14:47, 12. Apr 2008 (UTC)

Saluton Hans,

vi forgesis, ke mi jam klarigis la aferon unufoje - en Esperanto! Vi ne komprenis la aferon bone. Mi klarigis tion ankoraŭfoje en la germana por plifaciligi al vi la komprenon. Tiu, kiu volas kompreni la tekston pri la problemo, povas legi la esperantlingvan tekston. Do, mi volas nur helpi al vi kaj vi nur kritikas kaj ne respondis, ĉu vi komprenis, kion mi skribis germane. --Michawiki 17:05, 12. Apr 2008 (UTC)

Mi instalis la Esperanto-vortaron. Funkcias. Sed multaj vortoj aperas kun ruĝaj punktoj sube, do ne estas en la vortaro. Je tia vorto mi alklakas la dekstran musbutonon kaj aldonas al la vortaro. Tio funkcias, la ruĝaj punktoj foriĝas.

Jenaj vortoj mankis: fajrovulpo vikipedio musklavo ekz.

Ĉiuj vortoj kun ikso havas rughajn punktojn. Tiuj estas memkompreneble multegaj: ruĝa ankaŭ teĥnika teĥniko ŝi ĝi gĥin ĉar ŝerco ĝusta paŝo ĉu ĉe ... Programistoj certe povos tion ĝenerale ripari.

Interesa: malgraŭ nun " ĉu " kaj " aŭ " estas en la vortaro, " Ĉu " kaj " Aŭ " kun majusklo mankas. Same pluraloj aperas kun ruĝaj punktoj, eĉ kiam la baza vorto bonas.

Kiom da vortoj enhavas la vortaro nun? Ĉu aldonoj aperos? --Hans 15:23, 21. Apr 2008 (UTC)

Vi subite skribas pri Esperanto-vortaro. Ĝis nun ni diskutis pri lingvopakaĵo kaj antaŭe neniam estis parolo pri vortaro.
Laŭ mia scio ĉi tiu vortaro estas jam tre malnova, el la jaro 2004 kaj verŝajne neniu prizorgas ĝin daŭre. Ĉi tiu vortaro estas origine kreita por Open Office fare de Sergej Pokrovskij. Ĝi enhavas 19344 enskribojn. Ĉe mi ĉio ŝajnas funkcii, ankaŭ majusklaj Aŭ kaj Ĉu (la kontrolo okazas sendepende de la uskleco). Pluraloj ŝajnas ankaŭ funkcii. Ĉu vi estas certa, ke vi uzas la esperantan vortaron kaj ne la anglan? Vi vidos tion en la kunteksta menuo, sub la enskribo "Lingvoj". Krome, neniu vortaro estos kompleta, eĉ ne libroforma. Vi devas trejni resp. plibonigi ĝin. --Michawiki 19:19, 21. Apr 2008 (UTC)

"Vi subite skribas pri Eo-vortaro ..." Ne. Mi komencis la tutan diskuton en la Vikipedia diskuto per "Alia vojo.. Vi certe legis tion, ĉar vi ankaŭ komentis. Bv. denove legi la tuton por eventuale kompreni mian deziron. Pro manko da tempo por nun mi finas kaj ne respondas al viaj respondoj.--Hans 14:34, 23. Apr 2008 (UTC)

Ne, en la diskutejo mi ne trovis tion. Kiam vi skribis la mesaĝon tie? Kaj kial vi simple daŭrigas ĉi tie, tio ne apartenas al nia antaŭa temo pri instalado de lingvopakaĵo. --Michawiki 17:52, 23. Apr 2008 (UTC)
Mi trovis la tekston, sed mi tiutempe mi ne tralegis la kompletan sekcion, mi nur respondis pri la uzo de akuzativo kun la verbo "manki". Sed erarigis min, ke vi ĉi tie (el mia vidpunkto: subite) skribis pri E-vortaro. Estus estinte pli bone, se vi estus komencinta apartan sekcion kun aparta superskribo pri ĉi tiu temo. Tiam tuj estus estinte klare, ke vi komencis novan temon. --Michawiki 21:07, 23. Apr 2008 (UTC)

Michaviki, evidente ni vidas la mondon kaj nian problemon el tre diversaj vidpunktoj. Mia vidpunkto estas ekde la komenco la kvalito de nia lingvo, kaj la kvalito de niaj tekstoj en la vikipedio. Por mi tio ne estas "nova temo". Se vi emas kompreni mian vidpunkton, mi denove petas, legi komplete mian tekston 1). Korektilo de tekstoj memkompreneble bezonas vortaron, ĉu ne? Bonan vortaron! Se tiu vortaro estas jam tre malnova, ne flegita, neniu zorgas ..., tio estas tre tre bedaŭrinda stato.

Kion helpas vere, se vi dufoje kaj en du lingvoj penas klarigi detalojn al mi, se centoj da aliaj, kiuj bezonus helpon per programo, nur trovas tiun ĝermon de artikolo, kiu tute ne gvidas la uzanton al kompreno, kion kaj kiom la programo povas efiki por E-istoj?

La artikolo pri firefoks estas ankoraŭ nun ege for de la necesa minimumo. Ĝi ne kondukas neinformitan leganton al bona scio pri la eblecoj. Almenaŭ komentitaj ligiloj al taŭgaj instruaj tekstoj enestu.

1) ankaŭ en mia uzanto-paĝo estas tekstero pri tio, ankaŭ pri mia sinteno al komputiloj --Hans 15:02, 12. Maj 2008 (UTC)

Vortaro: vi skribis:

Ĉu vi estas certa, ke vi uzas la esperantan vortaron kaj ne la anglan?

Mi ja skribis, ke ĝi funkcias, kun la listigitaj esceptoj. Ekzemplo: ebleco bone, eblecoj ne bone, eblecojn ne bone. La bona funkcio de "ebleco" ne estas angla, ĉu ne? Se ekzistas du versioj de la vortaro, unu bona kaj alia malbona, spertuloj rapide agu kontraŭ tio!--Hans 15:14, 12. Maj 2008 (UTC)

Do, Hans, lasta respondo de mi:
Pardonu, sed vi estas kaoto. Mi plurfoje klopodis helpi al vi, sed vi apenaŭ respondis, ĉu miaj konsiloj helpis. Krome vi intermiksis la temojn. Kial vi ne kreas proprajn sekciojn por ĉiu temo?
Vi estas aroganta. Vi demandis, kiel esperantigi la interfacon de Firefox. Vi skribis, ke vi ne komprenis miajn klarigojn ĝuste. Por esti certa, ke vi komprenu, mi ripetis ĉion en la germana. Por vi kaj ne por iu alia! Kion vi faris? Anstataŭ respondi, ĉu vi sukcesis esperantigi la interfacon, vi kritikegis min, kial mi skribis germane. Vi estas tute maldankema! Kaj subite vi komencis skribi pri esperanta vortaro. Mi miris pri tio, ĉar sur ĉi tiu paĝo neniam temis pri vortaro kaj demandis, ĉu mi miskomprenis, eble mi donis al vi la malĝustajn klarigojn. Sed rezultis, ke vi komencis novan temon. Kial vi ne kreis novan superskribon, novan sekcion, por ke ĉiu povu vidi, ke tie nova temo komenciĝas? Kaj tria temo, kiun vi komencis ĉi-rilate, kiu tamen estas tute aparta temo, kiu ne koheras kun la aliaj temoj, estas la kvalito de la artikolo pri Firefox. Ankaŭ por tio vi faru apartan sekcion sur ĉi tiu paĝo. Tiu temo estas la ununura temo, kiu havas rilaton al ĉi tiu Vikipedio, la aliaj du rilatas al la programo Firefox mem. Eble la vortaro helpas plibonigi la artikolon por forigi ortografiajn erarojn. Sed tio ne estas la ĉefproblemo de la artikolo. La artikolo estas ankoraŭ ĝermo, tio estas la problemo. Anstataŭ paroli pri tute aliaj temoj kaj daŭre kritiki kaj lamenti, ke la artikolo ne havas bonan kvaliton, plibonigu ĝin! Tio estus tio, kion vi faru! --Michawiki 15:59, 12. Maj 2008 (UTC)

Michawiki:

- vi ne komprenis miajn tekstojn, dezirojn. Tio povas okazi.

- mi ne komprenis viajn tekstojn, dezirojn, tio povas okazi.

Kio nepre ne okazu: ke unu samideano atakas malghentile kaj malamike alian. Bonvolu trifoje relegi vian supran tekston. Vi atakis min. ... Inter samideanoj tio ne okazu! Ĉu ne? Vi uzis esprimojn "vi estas aroganta", "vi estas kaoto" ktp. Mi petas, ke vi petas pardonon pri tio. --Hans 21:03, 27. Maj 2008 (UTC) (ŝanĝita iom 2.junio, mi atendas!)

Ĉu fajrfokso aŭ fajrvulpo??

Interesa demando, ĉar la angla vorto »firefox« signifas kaj »ruĝa vulpo« kaj »ruĝa pando«.
Amike --Sagitario 14:49, 10. Feb 2005 (UTC)
Mi ne komprenas, kial ni ne nomu ĝin Fenikso. Phoenix estis nehavebla en la angla, sed tio ne problemas por ni, se la vorto Fenikso ne estas varmarkita.--Zooplah 03:33, 14. Nov 2005 (UTC)
Interesa opinio, sed mi opinias ĝin jam iom troa. Ja tio ne estis lingva problemo, sed problemo pri komercmarko, kiu devigis na Mozilla ŝanĝi la nomon de la TTT-legilo. Jes ja verŝajne esperantlingva vorto Fenikso estus "libera", sed ni ja ne planas registri komercmarkon por propra TTT-legilo, sed nur esperantigi nomon de ilo jam ekzistanta. Kaj jes indus, ke tiu esperantigo ankoraŭ diskoneblu. Ne havas sencon ial restadi ĉe malnovaj nomoj - ja la TTT-legilo oficiale renomiĝis al Firefox, tiam ni ankaŭ devas montri, ke ni estas modernaj, kaj krei konvenan esperantigon de tiu nomo. Ja se ni nomus ĝin Fenikso, oni kreus, ke iu nur ankoraŭ ne eksciis pri la nomŝanĝo aŭ ne trovis tempon por ŝanĝi tion en la paĝo :o) Blahma 22:24, 14. Nov 2005 (UTC)
Fajrfokso, certe! Tiel, oni povas rekoni la prononcon kaj la skribmaniero de la vorto "Firefox" (se oni konas iomete da angla), kaj oni ne bezonos scii ke en la angla lingvo, "fox" signifas vulpon. --Yuu eo 16:08, 11. Sep 2006 (UTC)
Mi tradukus la nomon kiel Fajrvulpo, --Paŭlo GEYER
Mi ankaŭ apogas la ideon uzi la vorton fajrovulpo anstataŭ fajrofokso.
Nepre "Fajrovulpo". Bertilow 04:39, 15. Feb 2007 (UTC)
Laŭ guglotrafoj, "Fajrovulpo" estas la plej ofta Esperantigo ('fajrovulpo -wikipedia': 424 trafoj; 'fajrfokso -wikipedia': 211 trafoj; 'fajrvulpo -wikipedia': 47 trafoj; 'fajrofokso -wikipedia': 6 trafoj). Tial mi proponas alinomi la paĝon al "Fajrovulpo", kaj mencii la alternativan Esperantigon "Fajrfokso" kaj la originalan nomon "Firefox". Marcos 16:11, 11. Jun 2007 (UTC)
Laŭ hodiaŭa gugloserĉo, naŭ jarojn post la enketo de Marcos, 'fajrovulpo -wikipedia' atingas 2 620 trafojn, 'fajrvulpo -wikipedia' 10 trafojn, 'fajrofokso -wikipedia' 9 trafojn kaj 'fajrfokso -wikipedia' 8 trafojn. Mi en 30 jaroj da parolado kaj komunikado en Esperanto ĝis hodiaŭ neniam vidis aŭ aŭdis la vortojn fajrfokso aŭ fajrofokso, sed preskaŭ ĉiutage aŭdas aŭ vidas la vorton fajrovulpo. Eĉ se la kreintoj de la programo volis aludi al ruĝa pando, nek laŭ mia persona sperto nek laŭ guglo eblus konsideri, ke "ruĝa pando" aŭ "fajrofokso" aŭ "fajrfokso" estus seriozaj esperantlingvaj nomoj de la programo, sed la termino "fajrovulpo" senkonkurence estas la sola establiĝinta esperantigo. Tial mi adaptas la unuan frazon de la artikolo al la nuntempa lingvaĵo. ThomasPusch (diskuto) 17:26, 15 Feb. 2016 (UTC)