Diskuto:Multlingveco en muziko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La listo de muzikistoj kaj muzikaj grupoj kantantaj en pli ol unu lingvo nun iĝis tre longa, kaj ĝis nun ĝi estas subjektiva elekto de kantantoj konataj al la kontribuantaj vikipediistoj ... Simple necesas konstati ke amaso da muzikistoj kaj muzikaj grupoj kantas en pli ol unu lingvo, ofte en la gepatra lingvo kaj (pro internacia komercado de la propra muziko) unu pli internacie uzata, kaj mi supozas ke facile eblus ankoraŭ dekobligi la erojn de la nuna listo, se la kriterio por listigo simple estas "kanti en pli ol unu lingvo". Tial mi proponus elpreni el tiu-ĉi listo de "multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj" la kantantojn en du lingvoj (ekzemple en la gepatra lingvo kaj unu pli internacie uzata). Laŭ mi tre dubindas ĉu "du" jam estas sinonimo de "multaj" (ni memoru, ke vortara difino de "multa" estas: "granda nedifinita kvanto da nenombreblaj aŭ de nombreblaj aferoj kontraste kun pli malgranda kvanto")... [Kalkulo: Se "du" estus "multaj", tiam "malmultaj" aŭ "malgranda kvanto" aŭtomate egalus al "unu", kaj "multaj" nepre egalus al "pluraj"=pli ol unu, do eblus forpreni el Esperanto unu el la vortoj "multaj" aŭ "pluraj", kaj ŝpari unu lernendan vorton - klaras ke tiel ne estas, do ke tiu kalkulo malĝustas]... Kvankam ne eblas ekzakte fiksi kiom da estas "granda nedifinita kvanto", ĉu 3 aŭ 10 aŭ 1000, almenaŭ certas ke 2 ankoraŭ ne estas "granda nedifinita kvanto"... Do mi proponas limigi la liston al kantistoj en almenaŭ tri lingvoj - malpli da kvanto, sed esperinde iom pli da kvalito. ThomasPusch (diskuto) 17:03, 17 Mar. 2016 (UTC)

Saluton Thomas,
1. Mi uzas la helpilon EK verkante en eo.vikipedio. Chu ghi maltaugas kaj kreas poste x-ojn en la teksto ?
2. la refereciga helpilo en eo.vikipedio estas malbona kompare al la franca. Mi vidas denove rompon de la ligo sub ref. 1) kiun mi pene sukcesis apliki!? Se vi rigardos la francan sistemon vi vidos ke eblos multe pli facile aldoni la plej detalajn informojn al diversaj fontoj (libro, artikolo, ktp) pere de rubrikoj plenigendaj en shablono.
3. Ni pli poste diskutu, eble ankau kun la verkisto de la angla versio, chu limigi nin al propra lingvo + minimume 1 alia lingvo ol propra lingvo + minimume 2 fremdaj lingvoj.
4. Mi vidis ke aldonighis al la listo ankau TEAM el Slovakio...kiu aldonis ? --Alifono (diskuto) 19:52, 29 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton Alifono, bonvolu atenti la detalajn respondojn al vi en via propra diskutpaĝo. Ĉi tie nur rapidaj respondoj al viaj kvar demandoj:
1. Supozeble la helpilo EK vere estas la malhelpilo. Mi ne uzas ĝin kaj ne povas juĝi, sed ĉiukaze tre maltaŭgas, se kreiĝas amaso da iksoj en la teksto. Ĉar vi ripete havas tiun problemon, mi konsilas simple eviti la helpilon EK, kaj redakti tute simple - ensaluti al vikipedio, kaj poste premi la artikolan butonon "Redakti fonton". Komence la iom strangaj tekstoformatigaj kodoj en la redakta teksto eble iom konfuzas, sed ĉiukaze la rezulta teksto estas bona, ne tia katastrofo kiom via nuna situacio ripete fuŝi tutan artikolon per malbonaj iksoj.
2. Povas esti ke la refereciga helpilo en eo.vikipedio estas malbona kompare al la franca. Sed reformi la referecigajn helpilojn estus alia, pli granda temo. Provizore necesas akcepti ke la esperantlingvaj ŝablonoj estas tiaj kiaj ili estas. Se uzi ilin, necesas ĝuste uzi ilin, alikaze pli bonas tute ne utiligi ilin ol krei fuŝojn.
3. Mi jam klare esprimis, ke laŭ mi listo de muzikistoj kantantaj en du lingvoj iĝos multe tro longa kaj la titolo "multlingveco..." malĝustus. Estas neniu problemo limigi la liston al tri aŭ pli da lingvoj, sendepende de la angla kaj finna artikolaj versioj. Ne necesas havi la permeson de la anglalingvaj kaj finnlingvaj kontribuantoj antaŭ ol oni "rajtus" fari tian limigon. Diskuti kun la redaktintoj de la angla kaj finna artikoloj tute eblas, se oni regas la anglan aŭ finnan, sed tute ne necesas. Cetere la tre mallonga noto "it's wiser to exclude opera singers or you'll have to list all of them" (pli saĝas ekskludi ĉiujn oper-kantistojn aŭ vi devos listigi ĉiujn el ili) en la angla diskutpaĝo estas tute ĝusta: vere ĉiuj operkantistoj kiujn mi konas kantas almenaŭ en la itala kaj franca, plej multaj ankaŭ en la germana kaj en pliaj lingvoj en kiuj estas verkataj operoj.
4. La noton pri la grupo TEAM el Slovakio kompreneble aldonis mi mem. Se vi ne scias kiu aldonis iun informon, kaj nepre volas scii, iru al la redakta butono "Vidi historion" kaj kontrolu kiam ekestis kiu ŝanĝo. Tiam vi trovos inter alie la linion
15:19, 26 mar. 2016‎ ThomasPusch .. (21 941 bitokoj) (+773)‎ .. (+ TEAM kun referenco) (malfari) [aŭtomate kontrolita]
Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 13:51, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĝenerala noto: Pri la redaktado de tiu ĉi listo vidu ankaŭ la personan diskutpaĝon de Alifono.