Diskuto:Nacia himno de Mongolio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritika revizio de la latinlingva transskribo de la ciril-alfabete notita mongola teksto estas tre bonvena. Precipe neklaras al mi persone laŭ kiuj principoj en alilingvaj latinliterigoj la cirila litero "ү" estis foje latinliterigita "ü" kaj foje "u". Kvankam principe en Esperanto estus oportune rezigni pri la litero ü ne ekzista en la esperantlingva alfabeto, ĝi principe ja uzeblas se necesas montri ke la cirila litero "ү" de la mongola lingvo nepre prononciĝu kiel hungara, germana aŭ turka "ü", ne kiel "u". Sed se la cirila litero "y" en la mongola foje prononciĝu "ü" kaj foje "u", necesas klaraj reguloj kiam estu unu prononco kaj kiam la alia. Provizore mi tial unuecigas ĉiujn latinliterigojn "ü" al "u", se temas pri transdono de la cirila litero "ү". Sed kiel dirite: lingve kompetenta revizio tre bonvenas. ThomasPusch (diskuto) 19:56, 11 Okt. 2013 (UTC)